Novaĵoj

La 4a Esperanto-semajno en la ĉina Esperanto-lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-19 20:04:54

La 12-an de decembro 2016, la Elementa Lernejo Baiyangshujie, en la urbo Taiyan, Shanxi-provinco, Ĉinio, okazigis la 4-an Esperanto-semajnon kun temo Kun granda animo kaj amikoj en la mondo. Partoprenis ĝin pli ol 1400 lernejanoj.

En la malferma ceremonio la direktoro Wei Yubin diris: “La antikvulo de Ĉinio diris, ke nobluloj havas grandan amon kaj animon. Mi opinias, ke lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie ne nur devas havi honestan sintenon, diligentan kvaliton, progreseman spiriton, sed devas ankaŭ posedi pli vastan vidpunkton, kompatan koron kaj animon por la tuta homaro, kaj la ideojn de egaleco kaj frateco.”

La lernejo okazigas Esperanto-kurson en la lernejo ekde la jaro 2008, por helpi la infanojn lerni fremdan lingvon. Dum la instruado ili rimarkis, ke la interna ideo de Esperanto tre utilas al la infanoj por la starigo de aktiva vidmaniero de la mondo. Do ekde la jaro 2013 ĉiujare, ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago, la lernejo okazigas Esperanto-semajnon. En la semajno, la nacia kaj esperanta flagoj alte flirtas super la lerneja sportejo. La infanoj prezentis esperantajn programerojn. La instruistoj preparis diversajn lecionojn pri Esperanto. La infanoj kantis, dancis, pentris, verkis, legis, festis.

La semajno fariĝis tre ŝatata festivalo por la infanoj.

Laŭ la informoj de la direktoro Wei Yubin, kiun ĝuste ĉi-jare ni enirigis en la Panteonon

En nia albumo vi povas vidi fotojn pri la festo. 
 

Nova interlingvistika grupo startos en Poznan en septembro 2017 Al la listo Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.