Novaĵoj

Ipernity suferigas min

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-18 21:25:29

Eble multaj el vi scias, ke la socia retejo Ipernity ene de kelkaj tagoj fermiĝos. Tiun retejon milionoj uzis por kolekti kaj diskonigi siajn fotojn, poemojn kaj blogaĵojn. Ni, esperantistoj, precipe ŝatis ĝin, ĉar Ipernity delonge havis ankaŭ Esperanto-menuon.  

Ĝi estis ankaŭ la deponejo de la fotoj, filmoj kaj sonmaterialoj de edukado.net. Centoj kaj centoj da dokumentoj estis amasigitaj tie, kaj per ligoj indikitaj en nia retejo. Tiel ni ne bezonis ŝarĝi per pezaj dokumentoj nian paĝaron. Antaŭ ĉ. du jaroj Ipernity jam kaŭzis kapdoloron al nia redaktoro, ĉar oni ŝanĝis la adresojn kaj tiel niaj ligoj fariĝis nevalidaj. Necesis ĉiujn ligojn ŝanĝi, modifi. 

La nuna bato estas multe pli granda, kaj mi jam de semajno laboregas por elŝuti la tieajn dokumentojn, unuacele por konservi ilin. Kvankam ni estas PRO-membroj, do, pagas por la servoj, Ipernity ne disponigas programon por grupa elŝuto, sekve necesis unuope tuŝi ĉiun eron. Nuntempe aperis iu, ŝajna solvo, almenaŭ albumojn elŝuti, sed bedaŭrinde, malgraŭ tio ke ĝi estas pagenda, la afero ne funkcias.

Via redaktoro jam de pluraj tagnoktoj, investante preskaŭ 100 laborhorojn elŝutadas la erojn, alŝutas al alia kolektejo, kreas por ĉiu novan ligon (per komplikaj kombinoj de signoj) kaj poste provas trovi kie en la plurdekmiloj da paĝoj de la retejo kuŝas la ŝanĝenda foto, sono aŭ filmo.

Mi unue ekokupiĝis pri la ludo RISKO, kie jam preskaŭ ĉiuj eroj, kiujn mi retrovis, estas ŝanĝitaj. Espereble la riskemuloj ne renkontos malfacilaĵojn, sed eblos, ke la elŝuttempoj de la ilustraĵoj iom plilongiĝis. Por eviti tiajn problemojn dekoj da RISKO-demandoj estas simple forĵetitaj. 

En la sekvaj tagoj venos la laboro retrovi sondosierojn, filmojn en diversaj partoj de la KLERIGEJO kaj aliaj lokoj. Mi ne havas teknikan helpon por retrovi ilin, simple uzas mian kapon kaj provas rememori, kio necesigas kelkfoje dek jarojn retroiri en la historio. La tasko montriĝas preskaŭ neplenumebla, kvankam mi provas plej multe labori, malgraŭ la pli kaj pli fortiĝanta tendenito, kiun la monotona laboro kaŭzis. Bedaŭrinde pro tiuj problemoj ankaŭ la jara raporto malfruos, sed savado de la materialoj havas pli grandan prioritaton ol raporti pri la pasinteco.  

Atentu, se ekde februaro ie vi rimarkas problemon, ekzemple ne montriĝas foto, filmo aŭ ne aŭdeblas sonmaterialo, kiuj jes ja devus aperi, bv iri al la FORUMO kaj kun precizaj ligoj indiki al mi la lokon, por ke mi povu interveni. Antaŭdankon pro la helpo. 

Mi petas vin pacienci kaj indulgi min. 

Katalin Kovats, redaktoro 

Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK Al la listo Lasta semestro en Poznan - AMU Poznanon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.