Novaĵoj

Panteona balo en Nowy Sącz, Pollando

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-14 14:00:13

La 12an de februaro 2017 Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz organizis grandan kostuman balon honore al tri elstaraj Esperanto-instruistinoj, kiuj en decembro 2016 eniris la Panteonon de edukado.net. 

La festataj estis Halina Komar kaj Jolanta Kieres el Nowy Sącz mem, kaj por esti kunfestata alveturis el Bjalistoko ankaŭ Nina Pietuchowska, la tria laŭreatino. La laŭdadon kaj enpanteonigon faris Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, en la balo en la rolo de diino Hera. La lokaj esperantistoj helpataj de la Urba Kulturcentro, kiu gastigis la balon ne nur vestis sin en belegaj kostumoj de la greka kulturo, sed ankaŭ studis la historion kaj karakterize personaligis la diojn. Por la festo estis verkita eta " teatraĵeto", en kiu ankaŭ Katalin recitis sian rolon en la pola lingvo. Krom la lokaj esperantistoj ĉeestis ankaŭ familianoj de la laŭreatoj, pli frua honorito Danuta Kowalska, esperantistoj el aliaj urboj, respondeculoj de la urba kulturdomo kaj agenteja kunlaborantino el Varsovio.

Ĵurnalistino el la loka gazeto Dobry Tygodnik Sądeck longe parolis kun pluraj partoprenantoj kaj en artikolo raportis pri la balo. La traduko de la titolo de la raporto estas: Oni parolas en Esperanto sur Olimpo

Edukado.net kore dankas la organizintojn, partoprenintojn kaj ĉeestintojn pro la belega festo, kaj denove gratulas la honoritojn.  

Fotojn de Andrzej Sohacki vi povas vidi en nia publika albumo en Facebook kaj elekton en nia albumo


Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu! Al la listo Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.