Novaĵoj

Honorigo de Zsófia Kóródy

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-28 13:40:07

Karaj,
estas granda ĝojo komuniki al vi, ke dum solena festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz s-ino Zsófia Kóródy ricevis publikan distingon por la pli ol 7-jara honorofica aktiva agado sur diversaj kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg.

La urbestro Gerhard Walter emfazis la multflankan kaj senlacan agadon, ekz. por la GEA-filio por klerigado kaj kulturo, kiel prezidantino de AGEI, kiel komisiitino de GEA por instruado, organizantino por internaciaj lernejaj projektoj, por la sukcesaj ĝemelurbaj aktivadoj inter Herzberg kaj Gora/PL, pro la meritoj rilate al la enkonduko de Esperanto-ekzamenoj laŭ la Eŭropa Referenckadro, kiel estrarano de ILEI, por la granda Esperanto-biblioteko en Herzberg, ktp.

La ĉefo de la Esperanto-urbo Herzberg aparte dankis al Zsófia Kóródy kaj transdonis gratuldokumenton kaj ombrelon kun la alloga surskribo "Herzberg ... la Esperanto-urbo".

Ĉeestis nemalmultaj poltikistoj kaj reprezentantoj de aliaj asocioj kaj kulturgrupoj.

Gerhard Walter substrekis la valoron "Esperanto" por Herzberg kaj anoncis akceladon de la poresperantaj agadoj. Jen bonaj ekzemploj: baldaŭa fondo de speciala Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg, starigon de tiel nomataj "kontinentaj Esperanto-domoj", ekz. "Azia Esperanto-domo". Do, tio estas belaj kaj realigendaj paŝoj en ne tro fora futuro. Bv. serioze kunkonstrui la Esperanto-urbon Herzberg!

Ni elkore gratulas al Zsófia Kóródy kaj deziras al ŝi bonan sanstaton, feliĉon kaj pluajn sukcesojn "sur la vere esperiga verda pado".

Kelkaj fotoj pri la ceremonio estas videblaj ĉe la paĝaro de la ICH.

Amike kaj samideane salutas: Petro Zilvar el Herzberg

Rimarko de la redaktoro: Kun feliĉa koro kaj fiero en la nomo de la paĝara teamo kaj la KER-ekzamena komisiono mi tutkore gratulas al Zsófia okaze de la honorigo kaj esperas, ke la komencita laboro kun la sama elano iros plu, sed ke ŝi povos iomete ankaŭ ripozi.

Katalin Kováts, redaktoro

Mankas mon', domaĝe! Pagu do fromaĝe! Al la listo 22a Eŭropa Rendevuo - ankoraŭ eblas aliĝi!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.