Novaĵoj

Mankas mon', domaĝe! Pagu do fromaĝe!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-31 20:21:09

Kunlabore kun Radio Verda ni regule aperigas komprenekzercojn, kies materialoj devenas de la radioprogramo.

Estas bona maniero por trejni viajn orelojn kaj helpi al vi pretiĝi al la aŭdkomprenaj taskoj de la KER-ekzamenoj.

La lastan tian ekzercon ni aperigis la 31an de oktobro, samtempe kun la lanĉo de la koncerna radioprogramo.

Se vi trovas la taskojn utilaj, bv. sciigi nin pere de opinioj aŭ ĉe la ekzerco, au ĉe Radio Verda.

Jen la ligo al la ekzerco, kiu troviĝas en la sekcio Instrumaterialoj.

Bonan aŭskultadon deziras al vi, Katalin

Teksto kaj ekzerco pri Sankta Marteno Al la listo Honorigo de Zsófia Kóródy

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.