Novaĵoj

Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon

Kategorio: Movado; Dato: 2018-01-12 14:49:38

 

 

 

 

 

Sumoo estas japana tradicia lukto. Hori Jasuo jam de jaroj organizas lego-sumoojn, kiuj fariĝas pli kaj pli popularaj.

Nun, en januaro 2018, inter la 14a kaj 28a okazas la 50a rondo. Ni esprimu nian dankon al Hori Jasuo kaj kleriĝu, aliĝante amase al la legokonkurado. 

Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi proponas al vi partoprenon en Esperanto-Sumoo.

Vizitu nian TTT-ejon por pli detale scii, kio estas nia sumoo: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html

1. Celo:
Legi Esperanto-librojn kun ĝojo

2. Luktmaniero:
1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.
2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago laŭ via kapablo.
3) Laŭ la irado de vera Sumoo-konkurso, ni luktadas. Se vi legas pli ol promesitaj paĝoj ĝis la noktomezo de tiu tago, vi venkas, se ne, vi malvenkas. Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi ne luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem.

3. Jene vi trovas la Aliĝilon, kiun necesas plenigi kaj sendi al Hori Jasuo 
Vi devos indiki tie 

  •  Vian nomon, sekson, landon, urbon, retadreson
  •  Vian luktistan nomon
  •  Titolon de la libro, kiun vi legos, kaj kiom da paĝoj vi legos

4. Raportu vian rezulton
Kiam komenciĝos la Sumoo, ĉiun duan aŭ trian tagon (ne nepre) raportu al la prizorgantoj pri via venko aŭ malvenko. Ili notos ĝin kaj resendos al vi la raportaron kun rezultoj de aliaj luktistoj.
Hori Jasuo atendas vian partoprenon. Ne nur vi, sed ankaŭ viaj libroj kuŝantaj en la breto havos tre feliĉajn tagojn en tiu sumoo.

Sukcesan legadon al ni ĉiuj! 

Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017 Al la listo Sukcesa unua jaro de Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.