Novaĵoj

Nederlandaj lernejanoj atendas viajn salutkartojn

Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-05 17:01:10

Bonvolu sendi kuraĝigan karton al Esperanto-lernantoj en nederlanda Gimnazio.

Mar-Janne  estas nova esperantistino, kiu lernis per Duolingo, lernu.net kaj nuntempe ekzercas sin pere de Ekparolu!

Sed ŝi ne nur lernas, ankaŭ ekinstruis Esperanton en sia gimnazio, en Nimego (Nijmegen, Nederlando.) Ŝiaj lernantoj havas 10-11 jarojn, kaj frekventas transirklason inter la baza kaj la meza lernejo. La 35 lernantoj, tro talentaj por sidi en baza lernejo, sed ne sufiĉe aĝaj por eniri la mezan, ekde septembro 2017 semajne unufoje havas lecionon pri Esperanto. 

La internacia lingvo estas nova en la lernejo, kiu estas fakte la unusola baz- kaj mezlernejo en Nederlando, kie Esperanto estas en la programo. Do, ekkonu la utilon kaj mondskalan uzatecon de Esperanto ne nur la infanoj, sed ankaŭ la instruistoj kaj la gepatroj.  

Se la grupo ricevus multajn salutkartojn el la mondo, markus en granda mondmapo en kiuj lokoj esperantistoj scias pri ili, Mar-Janne sekvontjare havos pli facilan taskon denove lanĉi Esperanto-kurson, kaj eble la nuna klaso volos daŭrigi la studadon de la internacia lingvo. 

Ni petas vin sendi bildkarton pri via urbo aŭ regiono al la indikita adreso, kaj se vi indikos viajn nomon kaj adreson, la lernantoj respondos al vi. 

 Ni antaŭdankas vin pro via subteno.  Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net 

     

Jam 24 urboj kandidatiĝis por okazigi KER-sesion en 2018 Al la listo Novaĵoj pri RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.