Novaĵoj

Du gravaj premioj aljuĝitaj al polaj esperantistinoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-12-16 12:38:06

Pola Esperanto-Asocio kun la gvidado de Halina Komar gajnis eŭropan subvencion kadre de la Grundvigt-projekto destinita por la dumviva lernado. La projekto de la poloj inkludis kunlaboron kun germanaj kaj slovakaj Esperanto-asocioj kaj celis prepari novajn instruistojn (precipe volontulojn) por instruado de la lingvo en la universitatoj kaj kluboj de „tria aĝo”. La celo estis: malfermi la mondon por la homoj en la aĝo 55+” en la landoj de la projekta partnereco: Pollando, Slovakujo, Germanujo.

Kadre de tiu pola projekto oni organizis lingvajn kursojn, poste 3 seminariojn – ĉiu en alia lando. Post la lasta seminario en Pieŝtany en Slovakujo, la kursanoj egzameniĝis laŭ Eŭropa nivelo de B1 (la tria) ĝis C1 (la kvina) por la naciaj lingvoj.

La projekton partoprenis kvardeko da esperantistoj kaj la metodika laboro estis subtenata ankaŭ de nia paĝaro, www.edukado.net el kies nomo Katalin Kováts donis unusemajnan trejnadon por la partoprenantoj en la pollanda seminario kaj prelegis ankaŭ en la herzberga sesio.

La 10an de decembro en Varsovio, okaze de la 10-jara jubileo de la Grundtvig-projekto estis aljuĝitaj premioj por la plej sukcesaj kunlaborantoj de la projektoj.

La supre menciita pola projekto alportis du premiojn por la Esperanto-movado, pri kiuj ni prave povas fieri.

La sekretario de ILEI, Małgosia Komarnicka ricevis la Unuan Premion en la Konkurso GRUNDTVIG- Programo "Dumviva lernado" kiel la plej bona asistanto de la jardeko!

Ŝia verko estas originala, plena de pasio kaj entuziasmo, enhavanta multon da personaj pripensoj. Unika estas la formo de la laboraĵo. En ĝi la aŭtorino detale elmontris, kiajn spertojn kaj kapablojn ŝi gajnis dum la Asistanteco kaj kiel ili influis ŝian vivon kaj profesian laboron. Apartan distingon meritas la konsiderado de la aŭtorino pri la kresko de ŝiaj personaj kompetentoj, kiu ŝuldiĝas al la partopreno en la Asistanteco. Ŝi vaste priskribas la utilojn de individuaj eksterlandaj restadoj same por la restanto, kiel ankaŭ por la propra kaj gastiganta organizaĵoj.

La alia premiato estis Halina Komar, prezidanto de la Pola Esperanto Asocio, ĉefa de la Esperanto-grupo en Nowy Sacz kaj la naskinto de la pola projekto ŝi atingis la duan lokon pro la "Letero al amikoj" en la kategorio: la plej bona organizaĵo.

La Konkursa Komisiono aljuĝis por la organizaĵo la duan lokon, akcentante modernan uzon de la eŭropuniajn monrimedojn de la esperantista organizaĵo en Pollando.

La komisiono ankaŭ pritaksis kiel valoraĵo, la engaĝiĝo de Pola Esperanto Asocio al la aktivigo de personoj 55+ kaj en la loka socio. Oni ankaŭ atestis la praktikan valoron de la konkursa laboraĵo - la indikojn k. konsilojn, kiel plibonigi la organizadon de projekto.

Specialan atenton indas la fakto de promociado fare de la Organizaĵo, la valorojn de la lingvo Esperanto, kiu pliproksimigas, ebligas facilan kontakton kaj ankaŭ - kion oni montris en la projekto - estas la aŭtentika integrilo.

En la konkursaĵo oni montris ankaŭ larĝe la profitojn, kiujn donis programo GRUNDTVIG al aŭskultantoj de la projekto kaj al organizaĵo mem kaj ĝies laborantoj.

Nia redakcio tutkore gratulas al la du premiitoj kaj ĉiuj partoprenintoj de la projekto kaj deziras al ili pluan sukcesan agadon, profitdonan kaj al la movado kaj al la celgrupoj de la projekta laboro.

Pli da informoj, senditaj rekte de halina Komar legeblas: ĉi tie kaj raporto de Katalin Kováts pri la trejnado ĉi tie.

Viajn gratulojn vi povas sendi al Halina Komar kaj al Małgosia Komarnicka.

Esperanto en la interpretista trejnado en Strasburgo Al la listo Naskiĝtaga festo en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.