Novaĵoj

Esperanto en la interpretista trejnado en Strasburgo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-06 13:28:12

 

La 15an de februaro 2011, en la universitato pri interpretado, la strasburga klubo bonvenigos Nicole Foss, kunredaktanto de Automatic Earth.
Ŝi prelegos en la angla, la studentoj interpretos en la francan, kaj Istvan Ertl kaj Cyrille Hurstel interpretos en Esperanton.
Vi povos demandi per iu ajn el la tri lingvoj !
Tiu evento estos parto de la oficiala trejnado de la studentoj.
La evento estas oficiale kunorganizita de la universtitato, kaj de la "cirklo de la katedralo", asocio kiu kunigas ĉiujn asociojn kiuj rilatas kun la eŭropeco de Strasburgo. La evento estos do larĝe malfermita al multe da tavoloj de la socio.

Estos pli interese kun cheesto de homoj kiuj vere bezonas interpretadon al Esperanto.

Cyrille Hurstel
Sekretario de la strasburga klubo de Esperanto.

La unuaj du jaroj de la KER-ekzamensistemo de UEA-ITK Al la listo Du gravaj premioj aljuĝitaj al polaj esperantistinoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.