Novaĵoj

La unuaj du jaroj de la KER-ekzamensistemo de UEA-ITK

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-07 00:33:38

 

Fine de la jaro, dum Novjaraj Renkontiĝoj (NR) kaj Internacia Festivalo (IF) (ambaŭ festaj aranĝoj en Germanio) ni organizis la ĉijare lastan sesion de la KER-ekzamenoj. La du paralelajn sesiojn partoprenis 9 personoj, 6 je nivelo B2 kaj 3 je nivelo C1. La kandidatoj venis el 5 landoj: Francio (1+2), Germanio (2+1) kaj el Danio, Nederlando kaj Belgio po 1 persono je B2 nivelo. La ekzamenojn gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Cyrille Hurstel kaj helpis Kristin Tytgat.

Per tiu ĉi 14a sesio ni finis la unuajn du jarojn en kiuj okazis entute 284 ekzameniĝoj, kun la partopreno de kandidatoj el 38 landoj. Se ni komparas la unuajn du jarojn ni konstatas, ke la kvanto de la ekzamenokazoj kreskis kaj duajare precipa intereso montriĝas pri la niveloj B1 kaj B2. En la ranglisto de la plej diligentaj landoj momente staras Brazilo, kiun sekvas Francio, Germanio kaj Pollando.
La tuta rezulto de la 38 landoj elŝuteblas ĉi tie .
La pli detalan version de la raporto vi povas vidi en la PDF-dosiero.

Interlingvistika konferenco en Estonio Al la listo Esperanto en la interpretista trejnado en Strasburgo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.