Novaĵoj

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-29 07:29:55

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI. La esplor-kampoj estas: Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj Interkultura edukado per Esperanto Instruado de Esperanto kaj iloj...

Legi pli...

Interlingvistikaj Studoj de UAM en nova formo

Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-26 20:32:48

La 8-an fojon startis la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kiuj dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. Tiuj studoj estas ankaŭ la sola universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. Ĉi-foje – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo,  inter la 21a kaj 25a de septembro. Ĝis la sekvasemestra unusemajna renkontiĝo okazos ankoraŭ dufoje semajnfinaj retaj instruadoj, kiuj  ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj kaj vastan diskutadon pri la traktataj temoj.     La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 personoj el 21 landoj....

Legi pli...

Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2021-07-24 17:37:03

Esplorista grupo, gvidata de Mireille Grosjean, lanĉis enketon cele al esploro de la stilo kaj esprimoj en Esperanto en priskribo de iu realaĵo. La esploristoj deziras vidi, kiom grandaj estas la diferencoj en la priskriboj, kiom influas la stilon la origino de la priskribinto. Ni petas vin vidi la tri, sube publikigitajn, ilustraĵojn kaj elekti unu el la tri bildoj. Bonvolu priskribi tion, kio okazas sur la bildo. Uzu  maksimume cent vortojn. Vian tekston kun familia nomo, persona nomo kaj loĝlando (aŭ/kaj regiono) sendu ĝin al...

Legi pli...

Prezento de la nova ekzamennivelo C2

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-19 16:07:28

La 19an de julio okazis grava prelego pri la nova ekzamennivelo C2. Katalin Kováts, redaktoro de la retejo edukado.net, nome de la C2-teamo de la paĝaro, unuan fojon prezentis la rezulton de plurmonata faka laboro, kies celo estis ellabori kaj baldaŭ lanĉi la C2-ekzamennivelon. La C2-teamon konsistigas kvar hungaraj virinoj (!), fakuloj pri lingvotestado: Márta Kovács, Zsófia Kóródy, Pálma Csiszár kaj Katalin Kováts mem. Fakte, ili estas la ellaborintoj kaj realigintoj ankaŭ de la ĝisnunaj KER-ekzamenoj. La teamo analizis kaj komparis plurcent paĝojn, rilatajn al la plej...

Legi pli...

Programoj de edukado.net dum la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-16 18:38:29

Program-agendo de Edukado.net kaj Katalin Kovats dum la kongresa periodo                 Tago Dato Komenco UTC * Fino UTC Prezentformo Temo Alirformo ...

Legi pli...

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.