Novaĵoj

Laŭdenda PEKO

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-24 07:43:29

Inter 17a kaj 19a de majo 2013 okazis la Printempa Esperanto-Kunveno (PEKO) en la kultura centro "La Marlagne" apud Namuro/Belgio. La riĉa programo enhavis Esperanto-kursojn, prelegojn, ekskursojn kaj pliajn interesajn erojn, kiel ekzemple, trejnkurson pri la KER-ekzamenoj, gvidatan de Kristin Tytgat . La laboron partoprenis aktiva grupo de dudeko da personoj, laŭ diversaj niveloj kaj kun bona lingvokono. Kelkaj el la partoprenantoj aliĝis al la kurso por ricevi helpon fronte al la belgia sesio de la Tutmonda Ekzamentago (okazonta je 3...

Legi pli...

Ĵus aliĝis la 250a kandidato al la tutmonda ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-20 14:54:51

 Mi kun ĝojo informas vin ke antaŭ duonhoro alvenis la 250a aliĝo al la Dua Tutmonda Ekzamensesio .  La lastminutaj du belgaj aliĝintoj helpis atingi tiun rondan ciferon. Ilia aliĝo venis en la momento de la presado de la testoj por Belgio, kiuj morgaŭ estos transportitaj al tiea kunlaboranto.  Hodiaŭ, malgraŭ la pentekosta festo, nia kutima presisto eniris sian laborejon por presi la ĉ. 1000 paĝojn da testoj laŭ diversaj koloroj kaj pakaĵoj.  La enkovertigo okazos ĉi-nokte kaj...

Legi pli...

Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-15 12:13:25

La 11an de majo ni okazigis trejnadon pri KER-ekzameno en la Sidejo de PEA kaj 13 homoj vigle lernis Esperanton!  La etoso estis mirinde bela. Mi estis ege kontenta, kiam mi rigardis la bravulojn diskutantajn pri Esperanta gramatiko, pri vortoj, pri esprimoj!  Ni kun ĝojo kaj fiero alfrontas la duan tutmondan ekzamentagon , ĉi-jare kun 13 aliĝintoj. Raportis Ivan Colling, el Kuritibo, Brazilo ...

Legi pli...

Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23

Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio. En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj.  Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe  http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj. ...

Legi pli...

Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-13 12:39:13

  Saluton!   Post monatoj da preparo por la  Indonezia Esperanto-Kongreso  kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ ankaŭ efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome  intervjuiĝis  kaj  prelegis  pri la temo. Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti tiujn raportojn, kaj eĉ pli ĝojos se iuj legos ilin. Ili NE estas teda listigo de lecionoj, intervjuoj kaj sukcesoj (mi notas ankaŭ malsukcesojn). Eĉ ne temas nur pri Esperanto, sed...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.