Novaĵoj

Nova lekcio pri la kvar generacioj de DUMAS en la KLERIGEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-25 14:26:56

  Nova prelego kun riĉe ilustrita teksto kaj aldonaj testoj estas lanĉitaj nun en la sekcio  LIBERAJ STUDOJ .  Daniel Moirand, akademiano kaj tradukisto (sur la foto maldekstre), prelegis en novembro en Le Touquet, Francio pri la kvar generacioj de DUMAS kaj pri la verko, tradukita de li al Esperanto "La grafo de Monte-Kristo".  La prelego estis registrita (kun la helpo de Laurent PHILIPPE ) kaj prilaborita (de Katalin Kovats) por publikigo en nia reta Klerigejo. ...

Legi pli...

Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-25 09:35:06

  MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, kiu aperigas artikolojn en multaj temoj en Esperanto, sed ne skribas pri Esperanto.Legante la revuon MONATO oni povas praktiki la lingvon, riĉigi la vortostokon lernante pri aktualaj aferoj. Tial ni konsilas uzi tiun magazinon dum la instruado de Esperanto  aŭ proponas ĝin al memlernantoj por ke ili okupiĝu regule pri la lingvo.  La februara numero de MONATO nun estas elŝutebla senpage.  - la pdf-versio (por tablo- kaj teko-komputiloj ) estas havebla ĉe...

Legi pli...

Speciala intensa Esperanto-kurso en Vjetnamio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-24 15:10:51

Matene de la 17a de januaro 2013, ĉe VSK-lernejo, okazis inaŭguro de Esperanto-trejnado kurso. Kiel vi probable scias, VSK estas la mallongigo de Vjetnama Super-Knaboj. VSK infanlernejo por 3-6 jaraj geknaboj apartenas al la VSK-grupo estrita de ĝia ĝenerala direktorino Lai Thi Hai Ly. VSK -grupo celas apliki la fruan lernadon ĉe infanoj eĉ antaŭ la naskiĝo. Ju pli la infano lernas, despli efika estas la rezulto. Kadre de tiu ĝenerala koncepto, VSK-grupo malfermas diversajn kursojn por interesuloj, precipe por geedzoj kiuj sendas iliajn infanojn al VSK-lernejo, aŭ novedziĝintaj...

Legi pli...

La trudmesaĝisto estas forigita

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-18 11:14:06

Saluton,  Mi kun malĝojo informas vin ke hodiaŭ okazis misuzo de nia retejo. Antaŭ 4 tagoj aliĝis persono al nia komunumo kaj post la paso de la 3-taga mesaĝblokado ŝi hodiaŭ komencis dissendi trudleterojn al niaj viraj membroj. Tion ŝi jam faris ankaŭ en alia retlisto.  Ŝi ne povis akiri la adresojn de niaj membroj, sed povis sendi unuopajn mesaĝojn al ili pere de la interna mesaĝilo.  Post la unuaj avertoj de niaj membroj mi tuj forĵetis la trudinton, tial multaj el vi,...

Legi pli...

IPR-numeroj elŝuteblas en GAZETEJO.ORG

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-13 18:08:55

            Ekde nun ĉiu numero de IPR aperinta inter la jaroj 2005 kaj 2011 legeblas en gazetejo.org. Komence de tiu periodo la numeroj ne havas kovrilpaĝojn. Ili estas skanotaj kaj aldonotaj. Vizitu: http://gazetejo.org/eo/ipr Pli kompletan kolektaĵon vi trovos ĉe: http://ilei.info/ipr/malnovaj_numeroj.htm   Informis: Jozefo Németh, redaktoro de IPR ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.