Novaĵoj

Elŝuteblaj interlingvistikaj libroj el Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-17 19:31:43

Ni ĝoje anoncas, ke aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, PL): 1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020) 2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto /...

Legi pli...

KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? - panel-diskuto

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-13 09:55:16

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “ KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? ”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero , sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain...

Legi pli...

ILEI alvokas

Kategorio: Movado; Dato: 2021-02-07 20:13:38

2021 estas ĉe ILEI elektojaro. La nuna Estraro nombras sep membrojn. Ĝis nun almenaŭ tri estraranoj retiriĝas, ne kandidatiĝas por plua trijara mandato. Do la Elekta Komisiono devas trovi novajn membrojn por la gvida instanco de la Ligo. La elektoj okazos rete kadre de la 54-a ILEI-Kongreso, kiu havos eble renkontiĝon en Kotonuo, Benino, sed havos tutcerte virtualan parton kun komitatkunsidoj. Tiu kongresa semajno komenciĝos la 7-an de aŭgusto 2021. Se vi pripensas pri kontribuo al tiu valora laboro, nepre partoprenu la Duan Forumon de ILEI-gvidantoj, kiu okazos rete sabate...

Legi pli...

Pri la nova RISKO-ludo kaj premioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-01-30 14:30:56

La 15an de januaro ni lanĉis la duan turnon de nia populara RISKO-ludo.  La unua turno funkciis  ekde aprilo 2013 ĝis la lasta tago de la jaro 2020. Entute ludis 1138 personoj el 72 landoj pluraj el ili ĉiun sinsekvan tagon dum 1400 tagoj en preskaŭ 5 jaroj. La ĉirkaŭ 1600 demandoj (en tri kategorioj) estis luditaj 369 638-fojojn. Por aliaj detaloj vidu la statistikan paĝon .  Ekzistas nur 8 demandoj al kiuj venis 100-procente perfektaj respondoj. El ili 7 apartenas al la kategorio...

Legi pli...

Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ...

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-30 13:36:32

           Mi havas por vi malbonan kaj bonan novaĵojn.  La 31a de decembro estos la lasta ludtago de RISKO. Post unu tago ni fermos la ludon. La paŝon ni faras por revigligi la ludon kaj ebligi al ĉiuj, kiuj jam atingis la maksimuman limon ludi, reveni al la ludo plenrajte.  Ferminte RISKON ni konservos la statistikaĵojn kaj kreos paĝon...

Legi pli...

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.