Novaĵoj

Kiel kontribui al la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-05 08:18:07

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre...

Legi pli...

Kiun libron ni elektu?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-30 19:06:09

Komence de la lernojaro (almenaŭ en la norda hemisfero) multaj el la kolegoj bezonas helpon kaj konsilojn pri elektotaj lernolibroj. Per rapida enketo ni ŝatus eksciis kiujn librojn vi uzas kutime, kial vi elektis ĝuste tiujn. Ni invitas vin kontribui, diskuti. Vi certe povas helpi kaj eble ekkonas ankaŭ ion novan. La diskuto disvolviĝas en la FORUMO .    ...

Legi pli...

Eŭropa Unio subtenis intensan metodikan seminarion pri Esperanto-instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-28 14:07:59

    Inter la 16a kaj 24a de aŭgusto okazis metodika seminario dum la Itala Kongreso, en Mazara del Vallo, Sicilio. La seminarion, gvidatan de Katalin Kovats, partoprenis 8 personoj, el kiuj 4 junuloj estis subvenciataj de Eŭropa Unio, kadre de Grundtvig-projekto.  Krom Axel Rousseaux , Sebastan Montagne el Francio, la dana Jonas Dalmose kaj la ĉeĥa Miroslav Hruŝka (stipendiitoj), aliĝis al la kurso proprakoste Caroline...

Legi pli...

Raporto pri la 30a KER-sesio okazinta en Sicilio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-27 11:56:50

Fine de la Itala Kongreso, organizita en Mazara del Vallo, Sicilio, okazis la 30a KER-sesio, kun la partopreno de 9 personoj el 7 landoj. Je B2-niveloj ekzameniĝis du rusinoj, kaj je C1-nivelo po unu ruso, brazilano, danino, svedo, aŭstralianino, kostarikano kaj katalunino.  Interesaĵo de la sesio estis, ke aldoniĝis la 60a lando, Kostariko, al la listo de landoj, de kie ni havis jam kandidatojn. Al la  sesio aliĝis 3 personoj, kiuj iam pli frue jam ekzameniĝis je malpli alta nivelo, aŭ partoprenis la tutmondan sesion en junio kaj ĉi-foje...

Legi pli...

Raporto pri la 28a kaj 29a KER-sesioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 18:36:48

En la lastaj du semajnoj okazis du sesioj de la KER-ekzamenoj. La 28an sesion gastigis la aranĝo Somera Esperanto-Studado en la Slovakia Nitra. Gvidis ĝin Marta Kovacs kunlabore kun Petra Smideliusz. Je tiu okazo entute 17 personoj trapasis la ekzamenon je nivelo B1 (5), B2 (4) kaj C1 (8). La kandidatoj venis el 12 landoj: 4 francoj, po du katalunoj kaj poloj kaj po unu italo, hispano, slovako, litovo, hungaro, ruso, ĉeĥo, brito kaj germano. La alia sesio, nome la 29a okazis dum UK...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.