Novaĵoj

Dua parto de la kongresa semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-04 14:15:09

La dua parto de la kongresa semajno estis tiom plena, ke mankis tempo raporti pri la eventoj. Jene mi kompletigas nun la mankon kaj listigas por vi niajn plej signifajn programojn. Ĵaŭdo: Antaŭtagmeze ni denove okazigis parolajn kursojn, sed nun Sylvain okupiĝis pri la komencantoj kaj mi, Katalin, iris al la progresanta grupo por okazigi preparsesion por tiuj, kiuj kandidatiĝis al la KER-sesio aŭ volis pri ĝi informojn. La 90-minutan prezenton ĉeestis ĉ. 50-60 personoj. La seriozan preparon...

Legi pli...

Esperanto en Universitato de Braziljo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-03 06:36:22

      Esperanto en Universitato de Braziljo - survoje al kapabligo de instruistoj Sojle de la baldaŭa fina aprobo de Leĝpropono 6162/2009 de la Brazila Parlamentejo, kiu enkondukas la opcian instruadon de Esperanto en la mezlernejoj, Federacia Universitato de Braziljo-UnB, oficiale aldonis Esperanton al la ceteraj 12 lingvoj tie nun instruataj. La precipa celo de la 180 hora kurso estas la aldona kapabligo de nunaj instruistoj de fremdaj lingvoj por la instruado de Esperanto. La kurso estas por la...

Legi pli...

ILEI 2012 : La Konferenco de ĉiuj superlativoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-01 06:42:53

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la ILEI-Konferenco en Kunming, provinco Yunnan, Ĉinio. Partoprenis efektive 104 personoj el 19 landoj, do temas pri la plej granda ekstereŭropa konferenco. La urbo Kunming situas je proks. 1900 m super marnivelo kaj ofertis al la gastoj tre agrablan klimaton mildan. La Profesia Kolegio pri Artoj akceptis la Konferencon kaj enorme helpis en ĉiuj aspektoj de la organizado. La provinca registaro subtenis la Konferencon. Efika Loka Konferenca Komitato bonege laboris sub la gvidado de Profesorino Gong, « Arko ». Estis elektojaro, do la...

Legi pli...

Lundo kaj mardo en Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-31 19:13:50

La unuaj du tagoj de la laborsemajno pasis en plena agado. Lundon, antaŭtagmeze, en pluraj sekcioj kun interesaj kaj instruaj prelegoj pasis la programo de Kleriga Lundo . Ni kun Sylvain postagmeze gvidis parolingajn kursojn kies unuan kaj duan lecionojn en ambaŭ niveloj partoprenis po 30 kaj 40 personoj. Ofte okazis ke homoj studis aŭ observis la metodon sinsekve en ambaŭ niveloj. Gisela Macioszek helpas per vendado de Poŝamikoj kaj orientigo de la partoprenontoj de la kursoj. Dankon al ŝi.  ...

Legi pli...

Unua tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-29 17:11:57

La 29an de julio okazis la solena inaŭguro de la 97a Universala Kongreso. La ĉ. 1000 kongresanojn busoj veturigis al la salono Zamenhof, kiu gastigas la grandajn komunajn programojn kaj kiu troviĝas iom for de la ĉefa kongresejo. La tradiciajn programerojn de la malferma ceremonio kolorigis kelkaj vjetnamaj artaj programeroj.  Tuj post la malfermo, sed jam en la kongresejo, inter aliaj programoj estis la malfermo de la programserio Tago de Vjetnamio , ĉe kies unua parto okazis la transdono de la Memormedaloj " Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj "...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.