Novaĵoj

TEJO subvencias la KER-ekzamenitojn

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-26 22:44:23

      Kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonos al siaj membroj 15 € post kompleksa ekzameno kaj 7,50 € post nur skriba aŭ nur parola sesio.  La subvencio validas ĉi-jare por ajna ekzamensesio, sed nun precipe aktualas pro la Tutmonda Skriba KER-Sesio , okazonta la 9an de junio, inter kies pli ol 220 aliĝintoj el 15 landoj kaj 26 urboj estas multaj junuloj.  Vidu...

Legi pli...

Jam 125 KER-ekzamenitoj en Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-23 07:29:41

Post laboriga kaj en programoj riĉa preparsemajno  duan fojon okazis KER-sesio en la Kulturcentro de Greziljono (Francio). La kursojn, dum kiuj la partoprenantoj trejniĝis pri lingvo kaj kulturo kaj intense preparis sin al la ekzameno, gvidis Christophe Chazarein (FR) kaj Zsófia Kóródy (DE). La ekzameno okazis la 20-21-an de aprilo sub la gvido de Zsófia Kóródy kaj François Lo Jacomo. Laŭnivele temas entute pri 22 kandidatoj, el kiuj 20 trapasis la kompleksan ekzamenon (kaj la skriban kaj la parolan...

Legi pli...

Bondeziru al la malsana Marjorie Bulton

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-14 19:54:14

Estimataj samideanoj,  Antaŭ unu monato Marjorie Boulton , nia konata kaj ŝatata aŭtorino, inter aliaj grandega amanto de katoj, (naskiĝtago la 7an de majo!!!!) subite kaj neatendite apopleksiis. Ŝi nun kuŝas en hospitalo. Ŝi ne povas nun paŝi sen helpo kaj informis, ke ŝia sanstato apenaŭ pliboniĝis dum la lastaj kvar semajnoj.  S-ino Boulton povas iom legi, sed ne multon: jam de pluraj monatoj malboniĝas ŝia vidkapablo. Laŭ la informoj de Paul Gubbins, kiu havis telefonkontakton kun ŝi, certe tre ĝojigus Marjorie Boulton salutkartoj. Sendube...

Legi pli...

Freŝaj informoj pri la TUTMONDA ekzamensesio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-14 09:59:03

  Vidu la plej freŝan paĝon pri la ekzamenoj.    Kial ni jam plurfoje anoncis la 9an de junio okazos Tutmonda sesio de la KER-ezamenoj.  Laŭ la alvokoj kaj antaŭaj aliĝoj 28 organizaĵoj el 16 landoj rajtos organizi sesion en tiu tago. Eblos ankoraŭ aliĝi ĝis la 10a de majo .  Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi en la  Pola Retradio / programo...

Legi pli...

Germana gazeto pri la Ratkaptista bando kaj Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-11 09:34:46

Ni kun ĝojo plusendas al vi informon pri aperinta gazetartikolo, kiu rezultis el la vigla Esperanto-agado de la Ratkaptista grupo el Hameln. La 5an de aprilo aperis tutpaĝa artikolo pri la jubileo de Esperanto en la loka germana gazeto Dewezet. Ĝi enhavas ankaŭ bazajn informojn pri la lingvo mem. En la reta versio de la gazeto estas ankaŭ kelkaj sonekzemploj (ligoj al la ratkaptista kanto, al muzaiko kaj la "Patro nia") sub la titolo "Eine Sprache feiert Geburtstag - so klingt Esperanto" (lingvo festas naskiĝtagon - tiel sonas Esperanto). Vi povas rigardi ĝin ĉi...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.