Novaĵoj

Sukcesa Esperanto-informado en la lernejoj de la pola Nowy Sącz

Kategorio: Movado; Dato: 2018-12-05 00:46:38

La 28-an kaj 29-an de novembro en la sud-pola urbo Nowy Sącz, nia redaktoro, Katalin Kovats okazigis du publikajn informlecionojn en la loka Altlernejo de Fremdaj Lingvoj. La lecionojn partoprenis cento da studentoj, kune kun pluraj instruistoj kaj gvidantoj de la koncernaj fakultatoj. La prezentaĵoj daŭris po 90 minutojn, ĉio okazis laŭ la rekta metodo. La studentoj en formo de rekta leciono ricevis trarigardon pri la bazaj funkcioj de la lingvo kaj post la malgrandaj ŝtupoj de la kurso havis okazon en dialogoj apliki tuj la lernitaĵojn. La lecionoj disvolviĝis...

Legi pli...

Forpasis Eva Farkas-Tatar en Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-23 17:24:10

Nia redakcio ĵus ricevis la malĝojigan informon pri la forpaso de Onjo Eva, tre konata kaj tre ŝatata hungara esperantistino, konata en multaj landoj de Eŭropo.  La Cseh-metodajn lecionojn, sed precipe ŝian ĉarman voĉon el la longjare daŭrantaj radioelsendoj neniu povas forgesi. Onjo Eva ĝis la lastaj momentoj aktive partoprenis en la movado, ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis aktiva grupo en Budapeŝto por diskutoj, prelegoj, renkontiĝoj.  Bonvolu legi ŝian prezenton en la Panteono kaj postlasi viajn memorpensojn tie.  Kun sincera kondolenco...

Legi pli...

AMU Poznanon per duobligota donaco

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-21 12:24:42

                      Ĉu vi scias ke en la pola Universtato Adam Mickiewicz en Poznan jam de 20 jaroj funkcias Interlingvistikaj Studoj? Tiuj studoj estas unikaj en la mondo! Ĝis nun akiris sian diplomon 38 personoj el 17 landoj (laŭ tio kie ili loĝis dum la studoj). La liston...

Legi pli...

La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-11-18 22:47:31

Inter la 16a kaj 19a de novembro en la meksika urbo Pueblo de Zaragoza okazis la 14a Meksika Esperanto-Kongreso (14a MEK), kies ĝenerala temo estas: " Interkultura komunikado kaj internacia perado ". Kromaj eroj de la 14a MEK estis sciencaj kaj movadaj prelegoj, distraj kaj lingvolernigaj programeroj kaj ĝin partoprenis iom pli ol cent homoj el diversaj provincoj de la lando, tiel kiel homoj el Hispanio, Konga Demokrata Respubliko, Koreio kaj Usono. Kadre de tiu kongreso la ekzamenkomisiono de UEA kun la loka helpo de Mallely Martinez okazigis la lastan KER-sesion...

Legi pli...

Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-07 19:37:12

Inter la 30a de oktobro kaj la 2a de novembro 2018 ĉe la Universitato de Macau okazis grava evento de ALTE, la dua konferenco pri  "Taksado de mondaj lingvoj”. La ekzamenkomisionon de UEA reprezentis Alessandra Madella, juna italino, loĝanta kaj laboranta nuntempe ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Alessandra kandidatiĝis per prelego pri sia Esperanto-laboro en Kunming kaj ŝia temo estis akceptata de la organizantoj. La partoprenantaro de la konferenco konsistis el universitataj profesoroj kaj magistriĝantaj kaj doktoriĝantaj gestudentoj, plie el anoj de ŝtataj instancoj pri lingva...

Legi pli...

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.