Novaĵoj

Kiu kaj kie deziras kunorganizi KER-sesion?

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 10:46:16

Baldaŭ finiĝos la eblo peti rajton organizi KER-sesion. Bv. vidi la datojn, eventuale aliĝi al iu sesio kaj organizi ekzamenon en via urbo, en via klubo. Se vi havas 5 kandidatojn jam povos okazi ĉe vi ekzamensesio.   Ni precipe por la tutmonda ekzamentago (16a de junio) atendas pliajn urbojn. Kontaktu min, se vi havas demandojn. Al la jam aprobitaj sesioj eblas aliĝi per klako al la urbonomo ĉe tiu ĉi paĝo: ...

Legi pli...

Varma vintra sesio en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2018-02-12 01:09:51

Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3 kaj 10a de februaro) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano. Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando). Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de esperanta literaturo. La multkultura...

Legi pli...

Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-01-15 11:30:43

2017 estis laŭkalendare la deka ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2012 sukcesintojn. En la 10a kalendarjaro de la KER-ekzamenoj okazis entute 5 memstaraj ekzamensesioj en kvar landoj. Ni organizis la 6an tutmondan ekzamensesion en du partoj (la 10an kaj la 17an de junio) en 18 urboj de 14 landoj. En tiuj urboj ekzameniĝis entute 117 personoj kaj sukcesis 99. Poste ni havis apartan sesion dum la hispana landa kongreso en Teruel. Komence de julio okazis paralelaj sesioj en la usona urbo Raleigh, dum la landa kongreso kaj en Herzberg, Germanio. En julio...

Legi pli...

Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon

Kategorio: Movado; Dato: 2018-01-12 14:49:38

          Sumoo estas japana tradicia lukto. Hori Jasuo jam de jaroj organizas lego-sumoojn, kiuj fariĝas pli kaj pli popularaj. Nun, en januaro 2018, inter la 14a kaj 28a okazas la 50a rondo. Ni esprimu nian dankon al Hori Jasuo kaj kleriĝu, aliĝante amase al la legokonkurado.  Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro...

Legi pli...

Sukcesa unua jaro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 16:55:16

La 4an de januaro estos la unua datreveno de tio, ke ni lanĉis la definitivan programon de EKPAROLU! .  Antaŭ ni jam eksperimentis dum tuta jaro en 2016 kaj okazigis 150 prov-sesiojn, el kies spertoj ni konstruigis la programon.  En la unua plena jaro, en 2017 ni okazigis precize 700 sesiojn. Verdire ni devis iom lukti ĝis la lasta horo de silvestro por alveni ĝuste al tiu nombro, sed fine ni sukcesis kaj tio ĝojigas nin ĉiujn.  ...

Legi pli...

1 ... 31 32 33 34 35 36 37 38 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.