Novaĵoj

Ĉina universitato serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-11-27 14:41:44

Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang en Ĉinio serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton. La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar eksterlandajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperanto-kurson kiel la nedevigan programeron por interesiĝantaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate 2000 RMB da honorario, kiu sufiĉas por pagi bonan manĝadon de minimume du homoj en la manĝejo de la Kolegio. La volontuloj povos volontuli semajnon...

Legi pli...

Ni trovu la plej bonajn Esperanto-lernilojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-20 22:54:09

Dum la ILEI-kongreso en Busan, Sud-Koreio, en somero 2017, Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, proponis formi laborgrupon, kiu, post vasta enketado kaj profundaj analizoj, kompilos liston de la plej bonaj kaj konsilataj lerniloj de Esperanto. Per tiu listo ni intencas helpi al instruantoj kaj lernantoj orienti sin inter la plurcent akireblaj lerniloj. Aliflanke ni volas indiki ankaŭ al la spertaj kolegoj novajn, por ili nekonatajn, valoraĵojn.  La laborgrupon gvidas Katalin Kovats, kiu nun turnas sin al la membroj de edukado.net kun la sekvaj petoj: Bonvolu viziti nian KATALOGON ...

Legi pli...

Trejniĝu intense, rete kaj ĉeeste

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-15 23:51:42

La jaro 2017 signifas multflankan fruktodonan kunlaboron inter edukado.net kaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) . Katalin Kováts dufoje gvidis unusemajnan trejnadon, organizitan fare de ILEI. La printempan AMO-seminarion en Svislando sekvis seminario kaj lingvokurso dum la ILEI-kongreso en Busan, Sud-Koreio.  Dum la tiea komitatkunsido Katalin Kováts, cele al la plialtigo de la abonantoj de Juna Amiko kaj varbado de novaj ILEI-membroj, proponis liberan aliron por la membroj de la Ligo al la riĉa ekzercokolekto " Instrumaterialoj " de...

Legi pli...

Gajnintoj en la konkuro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-05 23:40:39

EKPAROLU-konkuro  Inter la 16a kaj 31a de oktobro kadre de la programo Ekparolu ! ni okazigis konkuron inter la genevoj. Ni promesis premiojn por tiuj, kiuj en la lastaj du semajnoj de oktobro aŭ komencas mendi sesiojn, aŭ havos la plej multe da sesioj aŭ finas sian eblon en Ekparolu. En tiu periodo 14 genevoj mendis 55 sesiojn. 1. Ni gratulas Lyndon, kiuj ekparolis en la dua parto de oktobro....

Legi pli...

Informoj pri Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-23 23:46:01

        La 22an de oktobro 2017 okazis la 600a parolsesio en la programo Ekparolu! . Se ni aldonas la pasintjarajn 150 sesiojn, la sumo estas 750. Kiel videblas supre ni havas entute 58 trejnitajn geonklojn el 26 landoj. El inter ili 51 donis jam parolsesiojn. El la geonkloj elstaras  Jean-Jacques...

Legi pli...

1 ... 33 34 35 36 37 38 39 40 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.