Novaĵoj

AMO-seminario en Svislando kune kun edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-27 22:46:37

Nia redaktoro, Katalin Kovats, fine de majo 2017 kontribuis al la programo de intensa kvartaga AMO-seminario, (Aktivula Maturigo)  okazinta en la svisa vilaĝo Les Brenets, ĉe la limo kun la franca vilaĝo Villers-le-Lac. La instruado de Esperanto, honore al la Jaro de la Lernanto, ricevis specialan emfazon kadre de la seminaria programo. La ĉeforganizanto de la programo estis Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI. Aktive partoprenis Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj Monika Molnar, instruistino de la privata lernejo La Granda Ursino,  de la apuda urbo La Chaux-de-Fonds.  ...

Legi pli...

Lastaj tagoj por aliĝi al la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-08 13:17:59

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin pri tio, ke meze de majo finiĝis la aliĝperiodo al la ekzamenoj en junio.  Estas jam lanĉitaj la aliĝiloj por la du sesioj en Usono kaj por la kongresa ekzameno en Seulo.  Se vi planas partopreni iun ekzamenon, bonvolu ne heziti aliĝi, ĉar la lokoj por la parolaj partoj estas limigitaj.  Informojn pri la KER-ekzamenoj vi trovas en la ekzamenpaĝo. Jen pliaj rektaj...

Legi pli...

La ludo RISKO fariĝis 4-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-02 00:20:31

  En aprilo 2017 nia ludo RISKO fariĝis 4-jara. En tiu tempoperiodo aliĝis al la ludo 874  personoj el 67 landoj. Kiel plej ofte ankaŭ en tio francoj estas la plej multnombraj, ili estas 135. Ludis jam pli ol 1000 tagojn 30 personoj.  En la monato aprilo de 2017 ludis 108 riskemuloj, inter ili 14 novaj ludantoj. Gajnis la ĉi-monatan ludon euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando , al kiu ni kore gratulas. Li nun ne ricevos donacon, ĉar...

Legi pli...

Aliĝu al la KER-ekzamenoj, ekde nun ankaŭ en Seulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-04-19 20:25:25

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin ke ekde la 19a de aprilo eblas aliĝi al la KER-sesio ankaŭ en Seulo . La ĉefa dumkongresa ekzamentago estos vendredo, la 28a de julio. Tiam, ekde la 12a horo komenciĝos la skribaj ekzamenoj. Paralele kun ili okazos la laboratoriaj sesioj. La individuaj parolaj ekzamenoj okazos dum la tuta semajno, ekde la 23a de julio, dimanĉo, laŭ apartaj aliĝoj kaj rendevuoj. La 24an, lundon posttagmeze estos informprogramo pri la ekzamenoj. Por ke ni povu organizi la sesion kaj ĉiu...

Legi pli...

Poznan: 4-a Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2017-04-03 09:18:06

La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano . La ĉefa temo estas: Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo Priskribo : La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter...

Legi pli...

1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.