Novaĵoj

Escepta sesio en UAM, Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-19 16:11:34

La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio. La  kvar specialiĝoj : esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto (ĝis nun okazis kutime nur du!) daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj...

Legi pli...

Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-16 10:47:33

Ni kun ĝojo informas vin, ke ĵus okazis la 100a parolsesio en la nova versio de Ekparolu! Ĝin realigis Rafaelo el Italio kun la nevo Fernando el Brazilo. Ambaŭ partoprenis jam ankaŭ la malnovan, testversion, en kiu ni okazigis 150 sesiojn.  La nunaj tago kaj okazo ankaŭ tial estas gravaj, ĉar per tiu sesio Fernando finis sian kurson ĉe Ekparolu!, havis 10 parolsesiojn kun 8 diversaj geonkloj. Ni esperas, ke li revenos al la projekto kiel onklo kaj helpos aliajn komencintojn.  ...

Legi pli...

Panteona balo en Nowy Sącz, Pollando

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-14 14:00:13

La 12an de februaro 2017 Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz organizis grandan kostuman balon honore al tri elstaraj Esperanto-instruistinoj, kiuj en decembro 2016 eniris la Panteonon de edukado.net.  La festataj estis Halina Komar kaj Jolanta Kieres el Nowy Sącz mem, kaj por esti kunfestata alveturis el Bjalistoko ankaŭ Nina Pietuchowska , la tria laŭreatino. La laŭdadon kaj enpanteonigon faris Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, en la balo en la rolo de diino Hera. La lokaj esperantistoj...

Legi pli...

Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-09 17:42:30

La 8-an de februaro 2017, meze de la tutsemajna studprogramo de la Interlingvistikaj Studoj kaj Instruista Trejnado okazis tuttaga simpozio kun la temo: " Lernanto en la lingvolerna procezo ".  La aranĝon organizis Prof. Ilona Koutny kaj partoprenis ĝin la studentoj de la du kursaroj, ties prelegantoj kaj ankaŭ kelkaj, nur por tiu tago alvenintaj, gastoj. La tuttagan programon malfermis la vicdirektorino de la lingvistika Instituto de la universitato UAM, prof. Grażyna Demenko. La 14 prezentaĵojn de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando kaj Usono) kun intereso...

Legi pli...

RISKO: revenis la unuaj ripozintoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-01 00:20:04

En la januara RISKO-ludo gajnis nia fidela ludanto   fiskot  - Paweł Fischer-Kotowski  el Pollando . Sincerajn gratulojn al li. Pawel elektis la librodonacon de la eldonejo KawaPech. En januaro bedaŭrinde ne ludis multaj personoj, nur 94, sed ni tre ĝojis, ĉar aperis 14 novaj riskemuloj. De du jaroj ni ne havis tiom da novuloj ene de unu monato.  Alia interesaĵo estas, ke antaŭ unu jaro ni enkondukis la regulon, ke tiuj riskemuloj, kiuj jam ludis...

Legi pli...

1 ... 40 41 42 43 44 45 46 47 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.