Novaĵoj

Denove Brilanto venkis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-01 19:44:11

En la septmebra RISKO-ludo  gajnis  nia fidela ludanto   brilanto -   Robert Bogenschneider el Finnlando . Tiu ĉi estis lia 7a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto.  En septembro ludis 106 personoj, inter ili denove 13 novaj ludantoj, kiuj plejparte ekludis danke al la metodikaj seminarioj kaj kursoj  de Katalin Kovats en Poznan.  Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj: Endre   - Endre...

Legi pli...

Raporto el Poznan (septembro 2016)

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-29 22:12:17

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23.09.2016) estis jam la 5a por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn en kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. 17 persistaj partoprenantoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio) atingis la trian jaron de siaj studoj, kiam okazas specialiĝoj. Ĉi-foje – pro la granda nombro de studentoj – povis okazi eĉ 4 specialiĝoj: pri esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado.  La kvara, la specialiĝo pri instruado de...

Legi pli...

Rekordnombraj studentoj en Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-17 23:14:04

  La 17an de septembro 2016 komenciĝis nova studsemestro en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan, Pollando.  Ĉeestis la malfermon de la 5a semestro de la 3-jaraj interlingvistikaj studoj 15 studentoj el la 17, kaj komencis sian unujaran instruistan trejnadon 20 personoj. La lernemuloj alvenis al Pollando  el 15 landoj de tri kontinentoj. La studentoj havos paralele kaj ankaŭ kune lekciojn kaj seminariojn, pri kiuj ni raportos dum la semajno. Pri la malfermo kaj la unua tago Katalin Kovats pretigis tuj mallongan raportfilmon por doni al...

Legi pli...

26a de septembro - La Eŭropa tago de Lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-08 23:10:57

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la  mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La programoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazu en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Helpmaterialojn liveras ankaŭ tiu ĉi  kaj la alia  ELP-paĝo . ...

Legi pli...

Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-07 11:02:17

Post 10 tagoj meze de septembro komenciĝos en Poznan (PL) la 5a sesio de Interlingvistikaj Studoj.  Dekkvino da studentoj pasigas la nunajn semajnojn preparante sin al seriozaj ekzamenoj, verkas eseojn por sukcesi en la kontroloj dum la unuaj tagoj kaj poste ili povos dum tuta semajno ĝui altnivelajn prelegojn de la fakuloj. La partoprenantoj meritas atenton, laŭdojn kaj ankaŭ financajn subtenojn. La brazilaj partoprenantoj nur por la vojaĝkostoj bezonas elspezi sian monatan salajron aŭ eĉ pli, kiam temas pri la junuloj. La studentoj...

Legi pli...

1 ... 47 48 49 50 51 52 53 54 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.