Novaĵoj
Nova retejo de la itala KIREK-kurso
Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-29 13:56:04
Ni gratulas la italojn, kiuj lanĉis sian novan hejmpaĝon de la reta kursaro KIREK .
KIREK devenas de la akronimo Komputil-Reta Esperanto-Kurso aŭ pli simple Kurso pri Esperanto...
Forpasis Michel Duc Goninaz
Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-26 21:35:26
Nun venis la malfeliĉiga mesaĝo pri la hodiaŭa forpaso de nia kolego, Profesoro Michel Duc Goninaz.
Nia movado, la tuta Esperantujo havas grandan perdon.
Por nia Panteono li tiel, tre modeste prezentis sin:
"Michel Duc Goninaz naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56). Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato...
Jam 16 urboj aliĝis al la 5a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-23 13:13:16
Por la jaro 2016 estas aprobitaj jam 5 grandaj ekzameneventoj kun entute 18 ekzamenurboj, kaj estas planataj du pliaj sesioj.
La unua ekzamensesio okazos la 16an de aprilo en du landoj kaj urboj: Greziljono en Francio kaj Moskvo en Rusio. La aliĝeblo por Moskvo jam finiĝis, por Greziljono eblas aliĝi ĝis la 31a de marto.
La dua granda evento estos la 5a Tutmonda Ekzamentago, al kiu aliĝis jam 16 urboj el 11 landoj: ...
Gravaj informoj kaj limdatoj de la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-13 19:59:09
Koncerne la KER-ekzamenojn en 2016 ni devas atentigi vin pri kelkaj limdatoj, kiuj tre baldaŭ alvenos.
Lundon (la 14an de marto) noktomeze fermiĝos la eblo aliĝi al la ekzameno, okazonta la 16an de aprilo en Moskvo.
Por la sesio en Greziljono, okazonta la 16an de aprilo, eblos aliĝi ĝis la 31a de marto.
Por la 5a Tutmonda Ekzamentago anoncis sin jam 11 urboj. Peti eblon por okazigi sesion eblos ĝis la 1a de aprilo. La poste alvenintajn petojn ni ne povos trakti. Se...
Rezultoj de la februara RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-01 08:29:42
Ni kore gratulas Robert Bogenschneider (brilanto) el Finnlando, kiu gajnis la februaran ludon de RISKO. Tiu ĉi estis lia dua gajno, post la antaŭa en aprilo 2014. Tial Robert rajtas havi denove premion. Li elektis la libron Kompendio de psikoanalizo , donacitan de KAVA-PECH. Ni nun petas la eldoniston prizorgi la sendadon.
En la februara ludo partoprenis precize 150 membroj, kaj ni ekhavis 9 novajn ludantojn. Bonvenon al ili.
Pasintmonate ni ripozigis 4 membrojn, ĉi-monate ekpaŭzos tri...