Novaĵoj

INSTRUISTA TREJNADO en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-12-19 00:02:28

INSTRUISTA TREJNADO en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn, necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 17-23.09.2016 , la dua 04-10.02.2017 ) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon...

Legi pli...

Dek tri novaj honoritoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 20:58:24

Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia datreveno, ni premias meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono .  Tiun geston de honorigo ni jam faras de pluraj jaroj. Danke al tio kun la ĉi-jaraj premioj estos 86 vivaj kolegoj kune kun 86 jam forpasintaj gravuloj. Ni esperas, ke la nombro de vivantoj pli kaj pli kreskos kaj nia Panteono estos pli honorloko de vivantoj ol memorloko de forpasintoj.  Komence de tiu ĉi jaro ni dissendis 24 invitojn kaj bedaŭrinde nur...

Legi pli...

Edukado.net festos sian 14-jaran datrevenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 12:27:05

Nia datreveno en 2015 La 15an de decembro estos la 14a datreveno de la lanĉo de edukado.net.  Kiel en ĉiu jaro ni festas tiun tagon per du eventoj.  La unua estas  novaĵoj en la PANTEONO , nome  la publikigo de la nomoj kaj vivresumoj de la elektitaj personoj, kiujn pro ilia laboro surkampe de la instruado kaj disvastigo de Esperanto ni premias per enpanteonigo. La liston de la premiitoj de 2015 ni publikigos je horo 0:00 noktmeze laŭ griniĉa tempo, la 15an de decembro.  ...

Legi pli...

Du venkintoj en la novembra RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-30 19:15:22

En la novembra ludo de RISKO partoprenis 130 personoj, same kiel en oktobro. Inter tiuj ludantoj estis 12 novaj riskemuloj. Multaj el ili ekprovis la ludon danke al la ĉeesta RISKO-ludo, gvidita de Katalin Kováts en semajnfina aranĝo en norda Francio.  Malgraŭ tio, ke en la fino de novembro la venkintoj estas por ni ĉiuj konataj, dum la monato, de tago al tago, ni kun streĉo sekvis la konkuradon de niaj ludantoj. En la ĉi-monata ludo je la unua loko finis du ludantoj, euxgeno ( Eŭgeno Liĉaŭka ...

Legi pli...

Aŭskultu la Esperantan Retradion por perfektiĝi en la lingvo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-27 17:47:49

Tiu ĉi informo temas ne pri jubileo, ne pri novaĵo, simple pri multjara, modela agado cele al la plibonigo de la aŭskulta kompreno de esperantistoj.  Ĉi-sube ni deziras atentigi la legantojn pri netakseble valora ĉiutaga materialo, pere de kiu esperantistoj povas akiri informojn, riĉigi sian vortprovizon, trejni siajn orelojn kaj alkutimiĝi al prenado de ĉiutaga lingva nutraĵo.  Temas pri la artikoloj, aperantaj ĉiun tagon en la Esperanta Retradio (ERR), privata iniciato de la gvidanto, Anton Oberndorfer. A. Oberndorfer fondis ERR en la jaro...

Legi pli...

1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.