Novaĵoj

Ni havu ne la Eŭropan, sed la MONDAN tagon de lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-05 12:09:03

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la  mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La alvoko sur la paĝo de la organizantoj ĉi-jare aperas en multaj lingvoj. Ĉu vi scivolas, kial ne ankaŭ en Esperanto? Verŝajne tial, ĉar malgraŭ multegaj alvokoj jare nur 5-6 Esperanto-eventoj estis registritaj ĝis nun, do, ili ne havas intereson okupiĝi pri nia lingvo....

Legi pli...

Estu Civita Volontulo en Tuluzo!

Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-04 17:09:52

Agadu por Esperanto: estu Civita Volontulo por la Esperanto-Asocio en Tuluzo! Nia sudfranca asocio serĉas junulon, kiu deziras agadi 8 monatojn por Esperanto en nia urbo, de oktobro 2015 ĝis majo 2016. Povas kandidatiĝi ĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo,  do, tiuj kiuj loĝas en Eŭrop-Unio, Norvegio aŭ Islando. Nia asocio kaj ĝia agado Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni...

Legi pli...

RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 22:33:22

Apenaŭ estas novaĵo en la RISKO-ludo, ĉar en la unua loko finis la aŭgustan ludon denove  vmel (Valentin Melnikov) el Rusio. Tamen estas interese, ke   Barbulo , al kiu transiras la premio de Valentin, elektis ĝuste premion, kiu devenas de Valentin, nome la poemaron Eŭgeno Onegin , tradukitan kaj ofertitan por la ludo de Valentin. Tiel li ne nur cedas, sed ankaŭ en la reala vivo DONAS sian premion al  Barbulo ( József Cseh) el Hungario.  ...

Legi pli...

Edukado.net kaj Kapriol' pri la kultura diverseco

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 15:02:18

        La 30an de aŭgusto 2015 la direktoro de la paĝaro wwww.edukado.net ĉeestis la festan prezentadon de la nova KD "Niewelnacht Lieten" de frisa muzikgrupo Kapriol’. La kolekto entenas kantojn kaj dancmelodiojn bazitajn sur malnovaj frisaj fontoj. El ĉi tiu preskaŭ forgesita repertuaro, la grupo kreis buntajn, liberajn prilaboraĵojn el multaj muzikstiloj el diversaj regionoj kaj epokoj, kiel folko, renesanco, mezepoko, kelta...

Legi pli...

AMU Poznanon! - Denove!

Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-29 12:52:42

         ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Pasintjare ESF decidis donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo. “Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj...

Legi pli...

1 ... 63 64 65 66 67 68 69 70 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.