Novaĵoj

Esperanto-kurso en la urbo, kiu neniam dormas

Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-23 09:51:23

Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), Macaulay Honors College (kie studas la plej elstaraj 0,33% de la studentaro) sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en majo-junio 2015. La organizanto de la kurso estis Esther Schor: verkisto, poeto, profesoro ĉe la Universitato Princeton kaj ESF-konsilanto, kaj la instruisto – Bill Maxey. Tiu ĉi iniciato havis tri ĉefajn celojn: trovi manieron interesi kelkajn el la plej elstaraj gejunuloj en Novjorko pri lingvaj aferoj ĉe la sidejo de UN, veki scivolemon pri Esperanto antaŭ la apero...

Legi pli...

Risko en julio ankaŭ dum la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-01 23:02:46

Pro nia partopreno kaj laboroj dum la 100-a Universala Kongreso mi iom malfrue raportas pri la juliaj rezultoj de la RISKO-ludo.  En tiu ĉi monato partoprenis la ludon 121 personoj. En la unua loko finis la ludon du konkurantoj: euxgeno  (Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio) kaj nicolee   (Nicole Else el Aŭstralio), Ambaŭ gajnintoj estis jam premiitaj ene de la lastaj 12 monatoj, tial ilia donaco transiras al la sekva, ĝis nun neniam premiita ludanto Koninda  (Derek Roff el Usono). Koninda elektis muzikdiskon de...

Legi pli...

Raporto el Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-29 10:52:44

Inter la 25a de julio kaj 1a de aŭgusto okazas en la franca urbo Lillo la 100a jubilea kongreso de Esperanto. Al ĝi aliĝis 2570 kongresanoj el 81 landoj.  Nia retejo edukado.net kontribuas al la riĉa programo per multaj eroj kaj laboro.  Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge gvidas paroligajn kursojn je du niveloj ĉiun tagon en du horoj. La kursoj estas tre sukcesaj, partoprenas ilin 70-80 personoj,...

Legi pli...

ILEI havas novan estraron

Kategorio: Movado; Dato: 2015-07-21 16:30:32

Dum la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la 20an de julio okazis elekto de la nova estraro. Laŭ la decido de la Komitato  la nombroj de la estraranoj povis esti sep. La prezidanton, sekretarion kaj la kasiston la komitato elektis aparte, en ĉiu okazo preskaŭ kun unuanima konsento. Ili estas: Mireille Grosjean , Svislando, prezidanto (reelektita) Emile Malanda Nianga , Sud-Afriko,...

Legi pli...

Komenciĝis la ILEI-konferenco en la belga Oostende

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-18 23:20:43

En la antaŭkongresa semajno okazas en tiuj ĉi tagoj la tradicia ILEI-konferenco, norde de Lillo, en la belga marborda urbo Oostende. Al la konferenco de instruistoj aliĝis 159 personoj el 34 landoj. La konferencanoj loĝas kaj plejparte laboras en junulara gastejo, troviĝanta je cento da metroj de la marborda bulvardo.  Vendredon, la 17an vespere la kunvenintoj plenigis per tipaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj siajn naciajn tablojn kaj gustumigis frandaĵojn unu al la aliaj, dum babilado kaj diskutoj.   La 18an de julio, matene en festa malferma programo komenciĝis oficiale la ILEI-semajno....

Legi pli...

1 ... 64 65 66 67 68 69 70 71 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.