Novaĵoj

Raporto pri la 4a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-05 15:34:08

En 2015 la Tutmonda Ekzameno konsistis el du turnoj. La unuan ni organizis ĉirkaŭ la jam tradicia ekzamensemajnfino en Greziljono , al kiu ni kuplis du aliajn  ekzamenojn:  tiun en la svisa La Chaux-de-Fonds kaj alian en la nikaragva Managvo . Tiel en la tri lokoj la 24an de aprilo ekzameniĝis entute 25 kandidatoj. Krom en Managvo, en la aliaj du lokoj oni ekzameniĝis ankaŭ parole.  La dua turno, la ĉefa ekzamentago, estis la 30a de majo. Tiam estis...

Legi pli...

Majaj Risko-rezultoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-01 10:54:54

  En la maja ludo la unuan lokon atingis Nicole Else el Aŭstralio.  Gratulojn, Nicolee. Ĉar ŝi jam delonge ne ricevis monatan donacon, nun rajtas elekti ion. Ŝia prefero iris al la libro Taglibro de mia frato, kiun ŝi ricevos en Lillo, dum la kongreso.  En la monato ludis 139 personoj, kaj tiel majo estis la dua plej aktiva turno ĉi-jare, pro kio ni ĝojas.  Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al vi,  ...

Legi pli...

Grandega sukceso de DUOLINGO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-30 18:24:06

                  9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj. Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas...

Legi pli...

Startis la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-29 15:07:12

Hodiaŭ, la 29an de majo komenciĝis la dua turno de la 4a Tutmonda Ekzameno.  En la unua tago trapasis parolan ekzamenon 7 kandidatoj el la franca urbo Tuluzo. La ekzamenantoj Katalin Kováts el Nederlando kaj Márta Kovács el Hungario rete konektiĝis kun la sudfrancia ekzamenloko kaj ekzamenos la tieajn kandidatojn.   La 30an de majo, sabaton, en 12 lokoj entute 91 personoj trapasos ekzamenojn, la plimulto la skriban parton, kelkdekoj ankaŭ la parolan, ties laboratorian kaj buŝan partojn. Je parola parto tra la reto havas eblon...

Legi pli...

Nia lasta Grundtvig-seminario

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-27 18:26:47

    Inter la 23a kaj 26a de majo 2015 Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, estraranoj de la Fondaĵo edukado.net partoprenis Grundtvig-seminarion en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio.  Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili ?  ...

Legi pli...

1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.