Novaĵoj

Hodiaŭ estas la RISKO-ludo dujara.

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-13 08:59:57

La 13an de aprilo 2013 estis lanĉita nia ludo RISKO. Hodiaŭ estas la dua datreveno.  Dum tiu periodo aliĝis al la ludo 684 personoj el 65 landoj kaj ludas ĉiumonate regule ĉ. 130 riskemuloj. Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko .  Ni aparte gratulas al niaj plej diligentaj ludantoj , inter kiuj Nicole Else el Aŭstralio mistrafis eĉ ne unu tagon de la ludo.  nicolee ...

Legi pli...

KER-ekzamenoj: Rapide aliĝu por certigi vian lokon en Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-07 11:31:12

Ni informas vin ke tre baldaŭ komenciĝos la unuaj ekzamenoj de la printempaj sesioj.  En la unua turno okazos aparta sesio en Greziljono (Francio) kaj paralele en La Chaux-de-Fonds (Svislando) kaj Managvo (Nikaragvo) kadre de la  4a Tutmonda ekzamentago. La oficiala granda aranĝo de la 4a Tutmonda Ekzamentago estos la 30a de majo. Estas 13 lokoj, kie eblos trapasi la ekzamenojn.  En Eŭropo en Hago (NL), Limoĝo, Parizo, Tuluzo, Lannion (FR), Moskvo (RU) kaj en...

Legi pli...

Fino de la ABIO-kampanjo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-06 18:00:51

Mi informas vin, ke la duan tagon de Pasko, mi oficiale fermis la monkolektadan kampanjon, kiun ni lanĉis okaze de nia datreveno meze de decembro 2014. La kolektado okazis pere de dispecigita kristnaska abio, kun la celo ĝis kristnasko ricevi 60 donacojn kaj tiel kunmeti la mozaikarbon.  Bedaŭrinde nek ĝis Kristnasko, nek ĝis la nova jaro, kaj eĉ ne ĝis pasko ni ricevis 60 donacojn. Ĉar la arbo tre strange aspektas printempe en nia fenestro, mi decidis ĝin malmunti kaj agnoski, ke el vidpunkto de la nombro de subtenantoj, ni fakte ne sukcesis,...

Legi pli...

RISKO-novaĵoj el marto 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-01 11:26:04

                En marto 2015 en nia RISKO-ludo denove Valentin Melnikov estis la plej sukcesa ludanto. Lia premio transiras nun al muminjo (Paula Niinikorpi el Finnlando), la sekva neniam premiita plej sukcesa ludanto. Ni gratulas kaj Valentin kaj Paula kaj petas ŝin elekti donacon. Laŭ la statistikaĵo videblas ke en...

Legi pli...

Annie Grente instruas en Tunizio

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 23:08:24

Annie Grente, francino, nia membro kaj finstudinto en la instruista trejnado en Poznan, raportis pri sia nuna agado en Tunizio. "Dum mia vojaĝo en Tunizio mi gvidas kvintagan kurson por prepari grupon de lokaj junuloj al la Monda Socia Forumo ĝis (24/03 ĝis 28/03) en Tunizo , kie ni prezentos Esperanton kaj iomete instruos kaj al la 8-a Mezorienta kaj Nordafriko kunveno , kiun UEA (Renatto Corsetti) organizas en Hamameto de la 28-a ĝis...

Legi pli...

1 ... 69 70 71 72 73 74 75 76 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.