Novaĵoj
Grundtvig-kunsido en Germanio
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-07 09:44:21
Inter la 4a kaj 6a de oktobro 2014 Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, partoprenis la projektogvidantan kunsidon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio. Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili? .
La nuna kunveno estis jam la kvara renkontiĝo...
Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-01 15:47:43
La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998...
RISKO-rezultoj en septembro
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-01 12:42:41
La septembran ludon gajnis Ivan Bujdoso el Hungario, nia dua plej fidela ludanto, kiu de la komenco de la ludo mistrafis nur unusolan ludtagon.Gratulojn, Ivan.
Ĉar li jam havis donacon printempe, lia donaco nun transiras al Leandro T. Abrahão (el...
Premio Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-30 08:12:59
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI
kunlabore kun la Familio La Torre
anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010) .
En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro.
La esplor-kampoj estas:
• Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
• Interkultura edukado per Esperanto
• Instruado de...
Eŭropa Tago de Lingvoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-25 22:42:27
Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj , kion oni festas ankaŭ ekster Eŭropo.
Ĉu ankaŭ vi volas fari ion por saluti la multlingvecon?
Nia anoncita kampanjo estas jam tradicia.
Ni kolektas interesaĵojn pri diversaj lingvoj. Jam ekzistas informoj pri 32 lingvoj.
Bonvolu kontribui kaj aldoni en la forumo ĉe via lingvo ion interesan pri ĝi.
Jen la ligo al la kolekto en la FORUMO .
Vizitu ankaŭ la hejmpaĝon de la Konsilio de...