Novaĵoj

Voĉdonu por la KER-logotipo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-20 17:59:35

Finiĝis la konkursperiodo por trovi taŭgan logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. Alvenis entute 8 konkursaĵoj kaj ni nun invitas vin, membrojn de edukado.net, helpi decidi kiun ni ekuzu por marki nian tutmondan eventon.  Ni lanĉis voĉdonadon. En komuna paĝo videblos ĉiuj konkursaĵoj kaj sub ĉiu estas numero. Bonvolu do vidi la proponojn en granda formato en la speciala konkurso-paĝo kaj klaki tie al la indikita FORUM-parto. Alveninte al la forumo bv. marki en la listo vian preferon kaj lasi mallongan komenton. La...

Legi pli...

Koreaj instruistoj lernas Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-12 11:43:10

Unua vintra staĝo de LLG-oj en Koreio. De la 3a ĝis la 7a de januaro 2014 okazis en Seŭlo la unua vintra staĝo de Libera Lernejo por Geknaboj (LLG-oj). Ĉirkaŭ 15 geinstruistoj partoprenis. La celo estis lerni pli pri Esperanto. LLG-teamo organizis staĝon kaj Ana-Sonĝanta kaj Michel Fontaine (el la « Feliĉa Lernejo » de Goisan…) gvidis kursojn. Ĉiuj matenoj estis dediĉitaj al studado de Esperanto. Posttagmeze okazis ekskursoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, preparo de internaciaj receptoj, kaj eĉ konferenco de iu korea kuracisto...

Legi pli...

Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-11 18:57:50

Organizante jam la trian Tutmondan Ekzamentagon hodiaŭ mi subite konsciiĝis pri grava manko. Ni ne havas atentokaptan logotipon por tiu evento.  Mi decidis turni min al nia membraro kaj lanĉi kampanjon por ekhavi logotipon.  La alvoko jenas:  La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokas ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago.  La logo-tipo devus enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama...

Legi pli...

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-10 16:43:00

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). La populara kaj diskutiga kurso de prof. H. Tonkin pri nuntempa Esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn. La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo , kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj: ...

Legi pli...

UEA-anonco: Programo de Seminario pri AMO numero 1

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 13:58:15

                                    Pliajn detalojn legu en la PDF-dosiero.

Legi pli...

1 ... 90 91 92 93 94 95 96 97 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.