Novaĵoj

Triaaĝuloj kun juna elano

Kategorio: Movado; Dato: 2010-05-31 19:55:11

En la kadro de la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo” de Grundtvig-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net kaj ILEI), Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto. La programo okazis en sudpollanda Rytro, apuda vilaĝo de Nowy Sącz, el kiu urbo devenis triono de la grupo.

Katalin gvidas komprenekzercon el Ĉu vi aŭdis, ke...?La motoro de la projekto, Halina Komar (prezidanto de Pola Esperanto-Asocio) lanĉis la seminarion kun la speciala celo lingve perfektigi la kursanojn kaj pretigi ilin al la KER-ekzamena sesio, okazigota dum SES en Slovakio, kiun la grupo partoprenos kiel trian aranĝon de la projekto. Dum la semajno en Rytro la partoprenantoj lertiĝis pri la solvado de komprenekzercoj kaj gramatikaj testoj, kompilis leterojn kaj argumentajn tekstojn, partoprenis modelitan parolan ekzamensesion kun improvizita situacio, bildpriskribo kaj argumentado. Por la prepariĝo estis uzataj la libroj Esperanto de nivelo al nivelo kaj Ĉu vi aŭdis, ke, …? krome ekzercoj de edukado.net. Estis utile detale ekkoni la diversajn tipojn de ekzameneroj, ties klarigojn kaj poentumadon, lerni utilajn strategiojn por la sukcesa ekzameniĝo. Fine de la preparsesio Katalin donis proksimuman takson pri la niveloj de la kursanoj, el kiuj jam 23 surloke aliĝis al la somera KER-ekzamensesio.

Ĉar la projektcelo estas trejni triaaĝajn kursgvidantojn por instrui Esperanton en la universitato de tria aĝo en Pollando, la kursmaterialo inkluzivis ankaŭ metodikajn partojn: teorian kaj praktikan, daŭrigante la komencitan trejnadon, kiun la grupo ricevis en oktobro 2009, en Herzberg. Ĉi-foje estis detale traktataj la sekvaj metodoj: gramatika traduka, situacikomunika kaj la rekta, kun aparta atento al la Cseh-metodo kaj ties teknikoj. Kun la ĉeesto kaj kontribuo de Stano Marček okazis ankaŭ detala prezento kaj trejnado pri lia libro Esperanto per la rekta metodo. Tiun ĉi libron elektis la projektanoj por posta uzo dum sia instrulaboro. Krom la studo de metodoj la kursanoj havis eblon spekti lecionerojn pri instrumanieroj de konkretaj gramatikaĵoj, kiujn Katalin prezentis ĉu por la grupanoj mem ĉu instruante rekte al la loka 9-membra komencanta grupo, vizitanta la programon. Krom la menciitaj temoj, instruado de kantoj, uzo de bildoj dum instruado, kreado de ekzercomaterialoj, uzo de instrufilmo Pasporto al la tuta mondo, prezento de la porinstruista retejo www.edukado.net kaj vasta agado de E@I, lertigo pri lernu.net, duoantaga ekskurso, libroservo, vizito de Esperanto leciono en proksima elementa lernejo plenigis la 50-horan semajnan programon, pri kiu la kursanoj ricevis atestilon. La nelacigeblaj partoprenantoj, sub la energia kaj entuziasma gvidado de Katalin Kováts havis neforgeseblan klerigsemajnon. Danke ankaŭ al la malbona vetero, krom la tage 8-10 hora faka laboro, ili pasigis pliajn horojn kune, diskutante pri la movado kaj instruado, solvante kromajn taskojn kaj ekzercojn kaj amuziĝante. La riĉa programo estis sukcesa danke al la teknika subteno de E@I, nome de Petro Baláž, kontribuoj de Stano Marček kaj Katarína Nosková, preparlaboro kaj loka asistado de Danuta Kowalska kaj Jolanta Kieres, fotado de Andreo Sochacki, organizaj preparoj de Halina Komar kaj programgvidado de Katalin Kováts.

Sukceson al ĉiuj ekzameniĝontoj dum SES, la 6an de julio!

La saman artikolon kun pli da fotoj vi povas elŝuti ĉi tie.

Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net Al la listo Aperis la dua volumo de la brazila lernolibro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.