Novaĵoj

Nova Esperanto-kurso por Android-telefonoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-02 10:25:28

Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu:
https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto


Jen kion raportas pri ĝi la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, http://www.iei.nl/ieieo77.htm
Ĵus aperis: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj

Tre konata estas la Esperanto-kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto, ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj. Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. "apo". (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis inkl. 11).

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,...
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono...

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.
Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ en Esperanto.
Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android.
Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda profito de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn...

La apo ankoraŭ estas senpaga. Por elŝuti kaj instali ĝin: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso. Certe rakontu al ne-Esperantistoj!

Tiu ĉi teksto troveblas ĉe la aplikaĵo mem
(https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto)

Kurso por lerni Esperanton per bildoj, vortoj kaj frazoj de simpla al kompleksa strukturo sen uzi naciajn lingvojn. La gramatikaj reguloj kvazaŭ ludante aperas.
Volumo 1 konsistas el 11 lecionoj, kaj ekranoj kun la Esperanto-alfabeto.
Kiam oni tuŝas verdan butonon, la teksto sur ĝi aŭ aŭskultoteksto estas prononcata.
Kiam oni tuŝas la < butonon, la antaŭa ekrano aperas.
Kiam oni tuŝas la > butonon, la sekva ekrano aperas.
Kiam oni tuŝas la << butonon, la enhavo (numeroj de la lecionoj) aperas.
Kiam la titolo de ekrano (la lecionnumero) estas blua kaj kiam oni tuŝas ĝin aldonaj eksplikaj bildoj aperas.
La X - butono haltigas la apon.
La kurso ankaŭ enhavas ekzercojn.
Kiam oni tuŝas ruĝan butoneton, la respondo al ekzerca demando aperas.

Amike salutas,  kaj dankas pro disvastigo de la informo Stano Marček

Noto: vi povas dividi viajn spertojn aŭ starigi demandojn al la aŭtoroj en nia FORUMO.

Seslingva reta versio de la kurso: Zagreba Metodo Al la listo Pri RISKO en aprilo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.