Novaĵoj

Ni gratulas Mireille Grosjean

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-15 00:25:31

  

Ni kore salutas Mireille Grosjean okaze de ŝia jubilea naskiĝdatreveno. 

Mirejo estas ne nur prezidantino de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI), kaj havas ankoraŭ dekon da aliaj postenoj kaj roloj, sed ŝi estas ankaŭ tre aktiva kunlaborantino de nia paĝaro, kie ŝi paralele kun siaj multkampaj agadoj, ofte trovas tempon kontribui, ĉu per fotoj, interesaj informoj, ĉu per artikoloj, komentoj. Lastatempe ŝi aliĝis ankaŭ al nia nova projekto Ekparolu!, do, fariĝis ONKLINO.

Mirejo estas tre aktiva, ĉiam plena je ideoj, havas organizan vejnon kaj energion, estas laborema kaj laboriga.  

Do, ni deziras al ŝi, ke tiujn trajtojn ŝi longe praktiku en bona sano. Feliĉan datrevenon, Mirejo!!!

Pli detale pri Mirejo vi povas legi en nia PANTEONO, kie ŝi estas jam de pluraj jaroj. Tie estas loko ankaŭ por viaj gratuloj kaj komentoj. 

Post DUOLINGO EKPAROLU! Al la listo Lastaj aliĝtagoj kaj novaj specimenoj por la 5a Tutmonda Ekzameno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.