Novaĵoj

Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo

Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-09 17:42:30

La 8-an de februaro 2017, meze de la tutsemajna studprogramo de la Interlingvistikaj Studoj kaj Instruista Trejnado okazis tuttaga simpozio kun la temo: "Lernanto en la lingvolerna procezo". 

La aranĝon organizis Prof. Ilona Koutny kaj partoprenis ĝin la studentoj de la du kursaroj, ties prelegantoj kaj ankaŭ kelkaj, nur por tiu tago alvenintaj, gastoj.

La tuttagan programon malfermis la vicdirektorino de la lingvistika Instituto de la universitato UAM, prof. Grażyna Demenko. La 14 prezentaĵojn de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando kaj Usono) kun intereso sekvis pli-malpli kvindekmembra publiko.

Post la malferma prelego de Duncan Charters el Usono, prelegis laŭvice Vilmos Benczik (HU), Renato Corsetti (GB), Przemysław Grzybowski (PL), Grażyna Szubryczyńska (PL), Krystyna Worobiej (PL), Małgorzata Komarnicka (PL), Katalin Kovats (NL), Blazio Wacha (HU), Stefan MacGill (HU), Fernando Pita (BR), Ilona Koutny (PL)  kaj denove Renato Corsetti (GB) kaj Blazio Vaha (HU). 

Kadre de la postsimpozia kulturvespero la ĉeestantoj en kortuŝa kaj inda memorfesto omaĝis al la ĵus forpasinta profesoro de la Interlingvistikaj Studoj, Zbiegniew Galor kaj spektis prezenton de Przemek Grzybowski pri sociologia temo „Projekto Belen”.

Fotojn pri la aranĝo vi povas vidi en la publika Facebook-paĝo de edukado.net

La raporto de Stefan MacGill, kun mallongaj resumoj elŝuteblas ĉi tie.

Panteona balo en Nowy Sącz, Pollando Al la listo RISKO: revenis la unuaj ripozintoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.