Novaĵoj

Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-13 10:19:23

La 15-an de decembro estas la naskiĝdatreveno de Zamenhof, la Tago de la Esperanto-libro, sed ankaŭ la naskiĝdatreveno de nia retejo edukado.net. Ni funkcias jam de 16 jaroj! 
La paĝaro disponigas multajn servojn al la esperantistaro: kursmaterialojn, ĉeestajn kursojn, trejnadojn, organizas la KER-ekzamenojn, funkciigas la ludon RISKO, kadre de la programo Ekparolu! helpas per parolsesioj la komencintojn, registrigas Esperanto-kursojn, helpas trovi korespondpartnerojn, prezentas detalajn informojn pri artikoloj kaj libroj, kolektas diplomlaboraĵojn kaj per dekoj da aliaj agadoj laboras por helpi al esperantistoj lerni kaj lernigi nian karan lingvon. 
Por funkciigi la retejon ni bezonas financajn rimedojn. Ĝis nun ni sukcesis akiri la necesajn sumojn pere de donacoj kaj ni ne bezonis enkonduki membrokotizojn. Ĉu ankaŭ por 2018 estos tiel? 

Ni petas ĉiujn, kiuj taksas nian laboron grava kaj bona kaj povas finance subteni nin, ke ili sendu donacon en la sekvaj tagoj. PayPal, UEA-konto, banka ĝiro, ĉio eblas. Vidu la eblojn ĉe la subtenpaĝo.

Okaze de la Zamenhofa jaro ni lanĉas ankaŭ monkolektan kampanjon. 

La portreton de la majstro, desegnitan por edukado.net, fare de Richard Wagner el Belgio, ni tranĉigis je 120 pecoj, kiujn ni vendas. (Atentu, la numerigado ne estas laŭvica, sed hazarda, miksita!)
La minimuma kosto de unu peco estas 10 eŭroj. 
La liston de la jam venditaj numerigitaj pecoj vi povas vidi en la koncerna donacpaĝo. 
Kiam vi sendas monon bonvolu indiki ankaŭ la numeron, kiun vi elektas el inter 120. (Ekzemple Zamenhof-puzlo n-ro xx.) Por tio jen la FORUMO. 
Ni esperas, ke la tuta portreto kunmetiĝos ene de mallonga tempo, kiam ni vidigos ankaŭ tion, kiu kiun parton sukcesis "aĉeti".
Por la persono, kiu donacis la plej grandan sumon por unu peco, ni sendos ankaŭ la fizikan puzlo-ludon. 
Antaŭdankon por viaj donacoj kaj financa subteno de nia agado. 

Katalin Kovats, direktoro 

Dudek du novaj eminentuloj en la Panteono Al la listo Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.