Novaĵoj

Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-09 14:23:21

Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝata ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premio de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de MONATO. La temoj inter kiuj la kandidatoj povas elekti estas: * La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia propra lando aŭ regiono * Ekonomio ...

Legi pli...

Akcelilo por multlingveco

Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-04 10:46:21

                    Multlingva akcelilo, projekto pagita de EU per kvaronmiliono da eŭroj estas finfarita. Pli detale pri ĝi vi post kelkaj tagoj povos legi el Eŭropa Bulteno. Nun mi nur informas vin ĉiujn ke oni povas libere aliri ĝin kaj uzi (temas pri enkonduka kurso por lerni fremdlingvojn en lernejoj (efektive limigitan kurson de...

Legi pli...

uea.facila nun havas unu jaron

Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-02 15:36:16

  Antaŭ unu jaro UEA lanĉis facillingvan retejon intencitan por lernantoj. Se vi ne jam konas ĝin, vi trovos ĝin ĉe https://uea.facila.org/ . uea.facila estas celita ne al instruistoj, sed al lernantoj – sed kompreneble multaj instruistoj trovas ĝin utila, ĉar ĝi enhavas multajn mallongajn artikolojn taŭgajn por prezentado dum Esperanto-lecionoj. La plejmulto de la artikoloj havas ankaŭ sondosieron, do lernantoj povas ne nur legi sed ankaŭ aŭdi artikolojn voĉlegitajn kun bona prononco.   La artikoloj konsistas...

Legi pli...

UNESKO KURIERO pri la temo INSTRUADO

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-15 15:16:43

    La lasta numero de la UNESKO KURIERO 2019 enhavas multajn interesajn artikolojn pri instruado, edukado, lernejoj kaj instruista laboro.  Krom en la lingvoj angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj rusa ĝi legeblas ankaŭ en ESPERANTO.  Ni konsilas al vi legi la bele ilustritan 45-paĝan revuon.  Ĝin vi povas atingi klakante al la apuda bildo.  ...

Legi pli...

Membriĝu al ILEI - elŝutu libere IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-11 12:04:28

Se vi instruas Esperanton aŭ gvidas grupon certe estus interese por vi membriĝi al ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu ĵus festis sian 70-jaran datrevenon.  La Ligo klopodas lertigi geinstruistojn kaj subteni instruantojn kaj havas tre bonan kunlaborrilaton kun edukado.net. ILEI havas revuon, kiu nomiĝas IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kiu aperas 4-foje jare, rete aŭ en papera versio. Ekde 25 jaroj ĝin redaktas Jozefo Németh, kaj la numero 2019/4 estas la 100-a de li redaktata. Nun ILEI varbcele kaj libere disvastigas tiun jubilean numeron. ...

Legi pli...

1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.