Novaĵoj

Forpasis Eva Farkas-Tatar en Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-23 17:24:10

Nia redakcio ĵus ricevis la malĝojigan informon pri la forpaso de Onjo Eva, tre konata kaj tre ŝatata hungara esperantistino, konata en multaj landoj de Eŭropo.  La Cseh-metodajn lecionojn, sed precipe ŝian ĉarman voĉon el la longjare daŭrantaj radioelsendoj neniu povas forgesi. Onjo Eva ĝis la lastaj momentoj aktive partoprenis en la movado, ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis aktiva grupo en Budapeŝto por diskutoj, prelegoj, renkontiĝoj.  Bonvolu legi ŝian prezenton en la Panteono kaj postlasi viajn memorpensojn tie.  Kun sincera kondolenco...

Legi pli...

AMU Poznanon per duobligota donaco

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-21 12:24:42

                      Ĉu vi scias ke en la pola Universtato Adam Mickiewicz en Poznan jam de 20 jaroj funkcias Interlingvistikaj Studoj? Tiuj studoj estas unikaj en la mondo! Ĝis nun akiris sian diplomon 38 personoj el 17 landoj (laŭ tio kie ili loĝis dum la studoj). La liston...

Legi pli...

Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-07 19:37:12

Inter la 30a de oktobro kaj la 2a de novembro 2018 ĉe la Universitato de Macau okazis grava evento de ALTE, la dua konferenco pri  "Taksado de mondaj lingvoj”. La ekzamenkomisionon de UEA reprezentis Alessandra Madella, juna italino, loĝanta kaj laboranta nuntempe ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Alessandra kandidatiĝis per prelego pri sia Esperanto-laboro en Kunming kaj ŝia temo estis akceptata de la organizantoj. La partoprenantaro de la konferenco konsistis el universitataj profesoroj kaj magistriĝantaj kaj doktoriĝantaj gestudentoj, plie el anoj de ŝtataj instancoj pri lingva...

Legi pli...

ESF okazigis simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-29 22:51:57

Instruado kaj esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko disfloras en universitatoj tra la mondo, sed estas granda bezono pri kunordigado kaj integrigo de interlingvistiko en la ĉefajn universitatajn kursojn. Tio estis ĝenerala konkludo de la lasta Nitobe-Simpozio , kiun la fondaĵo ESF okazigis en Lisbono, Portugalio, la 4-5-an de aŭgusto . La simpozio, kiu kunvenigis 50 invititajn profesorojn kaj esploristojn de 20 landoj tra la mondo, donis specialan atenton al kursoj kaj programoj en universitatoj en Pollando, Germanio, Usono, Hispanio, Kostariko kaj Barato, kaj pritraktis demandojn kiel ekzemple la bezonon de pli multaj...

Legi pli...

Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAME-kulturpremion

Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-22 10:43:22

Kun ĝojo mi informas vin, ke la 20an de oktobro 2018, profesorino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen. La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon.  La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen. En la ĉeesto de ĉ. sepdeko da gastoj, esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Germanio kaj kelkaj el aliaj...

Legi pli...

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.