Novaĵoj

Heidi en Indonezio: Aĉeteblas la subten-filmo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:51:21

Ni jam plurfoje informis vin pri la instruvojaĝo de Heidi Goes en Indonezio.

Nun pretiĝis kaj mendeblas la filmo per kies aĉeto vi povas subteni ŝian indonezian agadon kaj ebligi al indonezianoj lerni Esperanton kaj superi la novtipajn KER-ekzamenojn en oktobro 2010. Heidi Goes en novembro 2009 pasigis 18 tagojn en Indonezio, dum kiuj ŝi faris esplorlaboron pri la tiea movado kaj gvidis dekon da kursoj en pluraj urboj al preskaŭ 500 lernantoj.

En la intervjufilmo, Katalin, kiu flanke de edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun Heidi pri ŝiaj preparlaboro, spertoj kaj rezultoj. La filmo donas utilajn ideojn pri tiutipa laboro por vojaĝantaj instruistoj kaj enrigardon pri la movada vivo en Indonezio. Spektado kaj pridiskutado de la filmo povas esti bona klubkunvena programo.

Pli detalajn informojn pri la filmo kaj agado de Heidi vi povas legi inter aliaj en la Ipernity-blogejo de edukado.net kaj samloke spekteblas ankaŭ reta versio de tiu aĉetebla filmo. La prezo de la filmo estas € 20 el kiuj 15 eŭroj iras rekte al la subtenkonto de Heidi. La filmo mendeblas en komputile spektebla formato kaj por televida spektado en PAL kaj NTSC-sistemoj. Se vi emas subteni la valoran agadon de Heidi en Indonezio, bv mendi la filmon ĉe nia redakcio aŭ rekte ĉe Heidi.

La DVD-on ni povas poŝte sendi al vi aŭ ĝi transpreneblas en la sekvaj E-aranĝoj:

  • NASK en San Diego;
  • SES en Slovakio;
  • UK en Kubo;
  • Itala Kongreso en Linjano
  • kaj eble en kelkaj aliaj lokoj.

La subtenmono sendeblas al UEA-konto ‘hego-v’ kun klara mencio de la celo: 'Heidi en Indonezio' aŭ la DVD-oj pageblas ĉe la transpreno. Ne forgesu samtempe sendi leteron pri via ĝiro al Heidi kaj Katalin kaj indiki kiun DVD-formaton vi mendas.

Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado Al la listo Filmo: Stefan MacGill - Kiel instrui la VERBOjn?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.