Novaĵoj

Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-20 01:24:48

Inter la 18a kaj 20a de januaro 2014 en la sud-pollanda urbo Nowy Sącz okazas la unua seminario de la Grundtvig-projekto “Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo“. 

La subvencion de la Eŭropa Unio ricevis 4 organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).

La ĉefa celo de la projekto estas ekkonigi unu al la aliaj la multkulturecon de la partoprenantaj landoj, folklorajn kaj tradiciajn kutimojn, la historion, kulturon, lingvon kaj popolarton de specifaj minoritatoj kiel ekzemple en Nederlando la frisoj aŭ en Pollando la sileziaj popoloj.

Krom la reciprokaj vizitoj kaj organizado de seminarioj kaj kulturaj eventoj en la partnerlandoj, la celo estas produkti instrumaterialojn kiuj poste helpe de la reto kaj aliaj rimedoj ebligos kleriĝon pri la temoj ankaŭ mondskale.
Ĝuste pri tiu metodika parto respondecos nia paĝaro, edukado.net, en kies KLERIGEJO aperos diversaj retaj kursoj kaj materialoj pri la laboro de la projekto.

Flanke de nia retejo la teamon formas la redaktoro kaj sekretario de la retejo, kaj la du tre konataj frisaj muzikgrupoj: Kapriol’ kaj Kajto, kiuj per siaj koncertoj kaj seminarioj riĉige partoprenos la projektaranĝojn.

Nun, en la unua programo ni vizitas la sudpolan urbon Nowy Sącz, kie disvolviĝas tre vigla Esperanto-agado. Sub la gvido de Halina Komar plurdekoj da lokaj esperantistoj pretigis kaj kune okazigis riĉan kulturan programon.

Seminariaj prelegoj de etnografo, muzeologo, historiisto, prezentoj de folkloraj grupoj kaj muzikaj ensembloj, akceptoj, koncertoj kaj diversaj surpodiaj programoj, ekskursoj kaj aktiva partoprenigo de la eksterlandaj gastoj en la tipa loka pastoralado plenigas ĉiun minuton de la tritaga renkontiĝo. Abundaj manĝoj kaj gustumado de lokaj specialaĵoj, kundancadoj kaj kantadoj amikigis la reprezentantojn de la delegacioj kies membroj jam kun ĝojo antaŭvidas la duan renkontiĝon en Frislando (Nederlando), en majo 2014. 

Detalan raporton kun fotoj, filmoj kaj muziko ni baldaŭ aperigos en la paĝaro kaj en la oficiala portalo de la projekto.  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Foto de Katalin Kovats pri la vizito en la urbodomo de Nowy Sącz.

Jen la raporto pri la dua renkontiĝo en Nederlando.

En Antverpeno okazis la unua KER-sesio de la jaro 2014 Al la listo Raporto kun statistiko pri la KER-sesioj en 2013

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.