Novaĵoj

Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-17 12:12:28

Je nia granda ĝojo ni suckesis savi la enhavon ankaŭ de la Koresponda Servo, sekve ankaŭ ĝi funkcios ekde la malfermo de la paĝaro.

Estas tamen diferencoj en la uzo kaj servoj kompare al la malnova KS. Bonvolu legi la subajn klarigojn pri tio.

  1. La anoncoj daŭre estas libere videblaj por ajna vizitanto, krom la indikitaj profiloj de la membroj.
  2. Enmeti novan anoncon rajtas nur enskribiĝintaj kaj ensalutintaj membroj. Tiuj, ĉe la kompilado de la anonco, povas utiligi per butonpremo la informojn de sia profilo, sed povas krei anoncon ankaŭ sen tio.
  3. La enmetitaj anoncoj estas kiam ajn redakteblaj, ŝanĝeblaj kaj forigeblaj fare de la anoncinto.
  4. Eblas alŝuti ankaŭ fotojn ene de la pezlimoj.
  5. Kiu ajn povas enmeti anoncon ankaŭ de alia persono (do, ne-membro de edukado.net), sed redakti aŭ forigi la aperigitan anoncon rajtos kaj povos nur la enmetinto.
  6. Se vi enmetis anoncon ne pri vi mem, la indikita persono ricevos tra sia retadreso informon pri via interveno.
  7. La anoncoj havas validdaton, kiun oni povas libere elekti el la proponitaj ebloj. Antaŭ ol la elektita termino finiĝos oni ricevos averton por eventuale plilongigi la anoncperiodon. Oni povos tion fari ensalutinte en la retejon.
  8. La ĝisnunaj anoncoj de ne-membroj restas en la paĝaro dum unu monato, ĝis la fino de oktobro. Dume la anoncintoj povas membriĝi kaj rekrei sian anoncon kaj samtempe peti al la redaktoro forigi la malnovan anoncon. Ili ricevos mesaĝan averton pri tiu eblo.
  9. La malnovaj anoncoj ĉiuokaze ne legeblos ekde novembro 2010.
  10. . Ni draste mallongigis la formularon por faciligi vian laboron. Sciu tamen ke la serĉilo trafiltras ĉiun vorton de via sinprezenta anoncteksto kaj laŭ tiuj via anonco estos trovebla por aliaj personoj. Do, en tiu loko valoras enkompili hobiojn, intersojn, profesiojn kaj aliajn interespunktojn.
  11. . Ni petas vin tiun sekcion uzi nur por serĉado de korespondpartneroj.
  12. . Por aliaj anoncoj kaj serĉoj bonvolu uzi la koncernan spacon de la koncerna sekcio de la forumo: Vendas-aĉetas-donacas-serĉasAnoncoj de la membroj.
  13. . Kvankam la anoncoj ekde nun aperas sen redaktora aprobo, t.e tuj post la meto, la redaktoro retenas la rajton forigi senaverte la anoncojn, kiuj vundas sociajn morojn, aliajn personojn, enhavas ekstremajn pensojn kaj maldecaĵojn, celas ne partneriĝon, sed ekzemple petaĉas monon aŭ enhavas trudmesaĝojn kaj komercajn proponojn.

En kazo de problemoj kaj bezono de helpo turnu vin al al redakcio per ede la kontakteblo, legebla sube de la paĝaro.

Bonan kaj suckesan uzon de tius ervo deziras al vi: Katalin Kováts, redaktoro.

Sukcesoj en Poznan Al la listo KONKURSO: Kristnaska Poezio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.