Novaĵoj

Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-18 14:00:53

Kiel ni jam en la jubilea mesaĝo indikis, edukado.net kunlaboris kun nederlanda entrepreno, kiu pretis enkonduki Esperanto-version inter siajn lingvokursojn, funkciantaj en modernaj teknikaĵoj. La kursoj celas etinfanojn, ekde 2a jaraĝo ĝis la 7a. 

La programo Leer kinderen talen (Instruu lingvojn al infanoj) en luda maniero, celas instrui ĉ. 200 vortojn en dek kategorioj, kiel farmbieno, vestaĵoj, koloroj, veturiloj, nombroj, formoj, manĝaĵoj, bestoj, hejmo, kaj korpopartoj. Atendeblas pliaj temoj. 

En la programo lerneblas la nederlanda, angla, hispana, pola kaj ankaŭ Esperanto, kiu aperas en la listo kiel unua lingvo post la angla. La kurso elŝuteblas por Android-aparatoj kaj iOS-iloj. Inter la agordoj eblas ŝanĝi kaj lerni Esperanton elire el la aliaj lingvoj. 

 

La baza versio estas senpaga. La kompleta kurso (Pro-versio) kostas 4.99 eŭrojn. Bonas, ke la programo havas protekto-funkciojn, kiuj malhelpas, ke etinfanoj iru senpere al la reto aŭ aĉetu ion. En la Pro-versio la gepatroj aŭ instruistoj povas havi informojn pri la progreso kaj rezultoj de la infanoj, do, eblas sekvi la rezultojn. 

Ni konsilas uzi ĝin kun etuloj, al kiuj vi volas lude ekkonigi Esperanton. La kreintoj de la kurso volonte akceptas konsilojn, sugestojn por plibonigo. 

Ni mem petas, ke vi "ŝatu" la iniciaton, kaj la entreprenon, kiu tiom malferme akceptas propagandi Esperanton, ja ĝi meritas subtenon. Ni aldonas, ke nek edukado.net, nek Katalin Kovats havas materian intereson en la disvastigo kaj aĉetigo de la programo. 

La entrepreno havas ankaŭ Facebook-konton, kie ili nun raportas pri la Esperanto-versio. 

Jen ilia paĝaro https://www.teachkidslanguages.com/ kun pliaj informoj. 

La 4a Esperanto-semajno en la ĉina Esperanto-lernejo Al la listo La 100a viva panteonanino

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.