Novaĵoj

Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-16 10:47:33

Ni kun ĝojo informas vin, ke ĵus okazis la 100a parolsesio en la nova versio de Ekparolu!

Ĝin realigis Rafaelo el Italio kun la nevo Fernando el Brazilo. Ambaŭ partoprenis jam ankaŭ la malnovan, testversion, en kiu ni okazigis 150 sesiojn. 

La nunaj tago kaj okazo ankaŭ tial estas gravaj, ĉar per tiu sesio Fernando finis sian kurson ĉe Ekparolu!, havis 10 parolsesiojn kun 8 diversaj geonkloj. Ni esperas, ke li revenos al la projekto kiel onklo kaj helpos aliajn komencintojn. 

En la projekto nun laboras 29 genevoj kun 38 geonkloj el 24 landoj. Aliĝis, sed ne finfaris ankoraŭ la testojn pliaj 30 genevoj kaj 20 geonkloj.

La 100 parolsesiojn realigis 19 geonkloj, el kiuj absolute elstaras Irina Gonĉarova (Mirina), kiu 25 fojojn parolis kun genevoj, ofte multe pli longe ol 30 minutoj. Gratulojn kaj dankon, Irina pro ŝia laborego. 

Ni kore atendas novajn geonklojn kaj nepre genevojn. Bonvolu direkti viajn lernantojn al la projekto

Eblas sekvi la  laboron ankaŭ en la statistika paĝo de Ekparolu!.

Nun laboras 29 geonkloj kun 38 genevoj. Finis siajn studojn 1 nevo.
Ni okazigis 100 sesiojn, estas planitaj 6 pliaj sesioj.

Escepta sesio en UAM, Poznano Al la listo Panteona balo en Nowy Sącz, Pollando

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.