Novaĵoj

RISKO: la februara donaco iros al Belorusio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-01 00:01:22

En la februara RISKO-ludo gajnis euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Belorusio. Sincerajn gratulojn al li. Ni atendas informojn pri tio, kiun donacon li elektas.

Ni kun intereso vidis, ke niaj malnovaj, ripozintaj ludantoj denove ŝultron al ŝultro konkuradas. Sukceson al ĉiuj! 

Kiel vi scias, filmetoj, bildoj kaj sonoj ne plu estas en Ipernity, sed en alia loko amasigitaj. Tial eblos, ke iom pli longe daŭros ilia elŝutado, do, bv. esti paciencaj. Bonŝance nur unu persono raportis pri problemoj, do, ni esperas, ke ĉe ĉiuj aliaj la ŝanĝoj ne estas rimarkeblaj. 

En februaro ludis je 17 personoj pli ol en la antŭa monato, do entute 111. Ni ekhavis 5 novajn ludantojn. Vi povas varbi pliajn, se elire el la RISKO-paĝo vi sendas rekomendon al viaj amikoj. La butono por tio troviĝas en la suba parto de la paĝo. Tiam via mesaĝo kunportos la ligon de la koncerna paĝo. Ni vidu, ĉu vi sukcesos. 

Kutime mi raportas pri tio, kiuj retiriĝas por ripozo. Nu, en tiu ĉi monato neniu, sed revenis kelkaj malnovaj ludantoj. Entute ripozas nun 21 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo. 

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Post du monatoj pri EKPAROLU! Al la listo Tamen okazos tutmondaj KER-sesioj en junio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.