Novaĵoj

Post du monatoj pri EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-01 00:57:37

Ekparolu! funkcias. 

En la unuaj du monatoj de 2017 ni okazigis 140 sesiojn. Kvankam februaro pli mallongas, kompare al la 63 januaraj sesioj, niaj geonkloj okazigis 77 sesiojn. Tio signifas, ke ili laboris certe pli ol 40 horojn, ja maloftas, ke sesio daŭras nur 30 minutojn, kiel tion ni planis. 

Havas la rajton labori 35 geonkloj, sed la 140 sesiojn okazigis 22 el ili. La aliaj aŭ ne indikis sin disponebla en la kalendaro, aŭ iliaj horoj ne konvenis por la genevoj. Mirina daŭre havas multajn petojn, okazigis jam 29 sesiojn. La aliaj plej diligentaj geonkloj paroligis la genevojn por 11, 12 aŭ 13-fojojn. Grandan dankon al ili, kaj al ĉiuj aliaj geonkloj pro ilia sindediĉo. 

Nur en la lasta semajno de februaro en la agendo estis 232 sesioj proponitaj kaj el ili oni uzis 28 lecionojn, do, nur 8 %-oj de la ebloj estis profititaj. Domaĝe, ĉu ne? (Foto videblas sube.)

Evidentas nun, ke ni devas trovi genevojn. Eble vi povas helpi en tio. Sendu al Ekparolu! viajn studentojn, partoprenantojn de viaj kursoj, sed almenaŭ parolu al ili pri Ekparolu!, pri ĝia funkciado, pri tio, kiel povas vastiĝi la parolebloj, renkontiĝoj kun aliaj homoj kaj kulturoj.

 

 

 

En la tabelo vi vidas, ke unu nevo finis jam siajn kursojn. Nia redaktoro proponas havi sesion laŭeble kun ĉiu finonto. Ŝi jam parolis kun 4 nevoj kaj tiel ŝi informiĝis pri iliaj progreso, spertoj kaj povis konstati mem la nivelon de la nevoj. En la kazo kiam la nivelo de la nevoj bonas, Katalin invitas ilin fariĝi onkloj kaj donacas al ili pliajn 10 sesieblojn. 

En la statistika paĝo ni havas plurajn informojn pri la partoprenantoj de la projekto. Kiel en ĉio francoj regas la laborkampon, geonkloj proporcie egalas al la nombro de genevoj. Ne tiel en Usono. Tie estas 10 genevoj, sed nur unusola onklo, kiu aldone ne laboris ankoraŭ. 

La funkciigo de la projekto tage bezonas nun pli ol du horojn da korespondado, interveno, asistado. Espereble post iom da tempo tiuj horoj reduktiĝos. 

La projekto kostis pli ol 10 mil eŭrojn. Tiun sumon edukado.net mem pagis. Ni jam ricevis donacojn, eĉ de pluraj helpitaj genevoj. Se ankaŭ vi volas kaj povas kontribui, bv. trovi la subtenpaĝon. Antaŭdankon. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Jen la fotoalbumo

Precize 200 personoj en la Panteono Al la listo RISKO: la februara donaco iros al Belorusio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.