Novaĵoj

Precize 200 personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-06 19:50:18

  

Ĉu vi konas nian Panteonon

Tie ni prezentas la meritplenajn forpasintajn Esperanto-instruintojn kaj personojn kiuj multe faris por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Krom la forpasintoj trovas tie lokon ankaŭ eminentaj VIVAJ kolegoj, kiujn ni enirigas grupe, en ĉiu jaro la 15an de decembro. Por tia premiado ili mem kompilas sian biografion kaj la surprizo pri tio, kiuj estas en la koncerna jaro premiotaj, estas nur por la publiko. 

Ĝuste nun estas 200 prezentoj en nia merit-leksikono. Kaj estas interese, ke estas 100 forpasintaj kaj 100 vivaj panteonanoj. 

Ni invitas vin ekkoni ilin, lasi komentojn ĉe tiuj, kiujn vi konas aŭ konis, pri kiuj vi havas memoraĵojn aŭ pensojn. Eblas serĉi inter ili uzante diversajn elekteblojn. 

Ni atendas ankaŭ novajn proponojn, vivresumojn, aŭ almenaŭ sugestojn pri pliaj personoj. 

Gratulojn por ĉiuj, kiuj estas en la Panteono kaj omaĝon al la ne plu vivaj enloĝantoj. 

Studsemajnfino en Nederlando Al la listo Post du monatoj pri EKPAROLU!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.