Novaĵoj

Post la 6a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-12 18:51:17

La 10an kaj la 17an de junio sukcese okazis la 6a Tutmonda Ekzamentago. 

En 18 lokoj fine ekzameniĝis "nur" 117 personoj, ja intertempe 16 nuligis sian partoprenon aŭ simple ne aperis en la ekzamenejo.

La ekzamenoj okazis en la sekvaj 14 landoj: Anglio, Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Japanio, Kolombio, Nederlando, Rusio, Serbio, Svedio, Svislando kaj Usono.

Ĉar en kelkaj lokoj ekzameniĝis ankaŭ alilandaj kandidatoj, al la laŭlanda statistiko, okaze de plena sukceso, aldoniĝos la sekvaj nombroj: Francio (21), Kolombio (15), Rusio (13), Ĉinio (9), Brazilo (10), Japanio (7), Hispanio (6), Svislando (6), Germanio (5), Anglio (5), Nederlando (4), Serbio (4), Usono (3), Svedio (2), Danio (2), Italio, Bulgario, Irlando, Kanado kaj Pollando (po 1). 

Ĝis nun el Francio ni havas 486 sukcesintojn, el la nunaj 21 ekzameniĝintoj certe sukcesos 14, do, Francio  havos pli ol 500 diplomitojn. Gratulojn al ili! 

Detalajn informojn (fotojn, gazetarajn komunikaĵojn, liston de la helpintoj ktp) vi povos trovi sur la paĝo de la 6a Tutmonda Sesio

Korajn dankojn al ĉiuj lokaj kunorganizintoj, helpintoj kaj al la kolegoj, kiuj ekzamenis

Proksimaj ekzamenebloj estos: Teruel en Hispanio la 24an de junio, Herzberg en Germanio, Raleigh en Usono, dum la landa kongreso kaj dum la kursaro NASK kaj finfine Seulo, dum UK. Aliĝebloj, krom al la sesio en Tokio, troveblas ĉi tie. 


Somera programo de la redaktoro Al la listo Komenciĝis la 6a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.