Novaĵoj

Somera programo de la redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-29 14:04:18

Estimataj, 

Por la plimulto de la homoj julio kaj aŭgusto signifas feriojn, sed vi, esperantistoj, scias, ke tiu estas la periodo de serio de Esperanto-aranĝoj, por kelkaj tamen ferioj, por aliaj laboro. 

Mi mem morgaŭ ekvojaĝos, komencos serion de Esperanto-programoj kaj tio signifas du gravajn aferojn. Mi havos okazon renkonti multajn el vi vive, kunlabore, en kursoj, ekzamenoj, seminarioj aŭ en simplaj renkontiĝoj, sed ankaŭ tion, ke por la reta laboro restos malpli da ebloj. Mi provos tamen ĉiun tagon kontroli kaj fari la plej gravajn aktualigojn, disdoni informojn, sekvi la ludon RISKO kaj la programon Ekparolu!, respondi al mesaĝoj. Tamen kelkfoje en tiuj aferoj mi havos malfruojn, do, mi pardonpetas. 

La programoj, kiujn mi partoprenos aŭ mi mem gvidos, estas la sekvaj: 

  • 30a de junio ĝis la 3a de julio - Usono - Raleigh - Landa kongreso (prelegoj, KER-ekzameno)
  • 4a de julio ĝis la 13a de julio - Usono -Raleigh - NASK-kursaro  (kurso, KER-ekzameno)
  • 15a de julio - ĝis la 22a de julio - Sud-Koreio - Busan - ILEI-konferenco (Metodika seminario)
  • 22a de julio ĝis la 29a de julio - Sud-Koreio - Seulo - UK (kursoj, prelegoj, KER-sesio)

Mi petas, serĉu niajn aranĝojn, ĉeestu la programojn, kiujn mi kaj Sylvain gvidos kaj ne hezitu kontakti min se vi havas konkretajn demandojn aŭ bezonas helpon. Mi ĝojos renkonti niajn membrojn ekzemple dum la movada foiro en la unua vespero de la kongreso. 

Por vi ĉiuj mi deziras belajn feriojn (somerajn aŭ vintrajn :-) ), bonajn vojaĝojn al la aranĝoj kaj mirindajn verdajn travivaĵojn. 

Katalin Kovats, redaktoro

Raporto pri la somera laboro: Raleigh (US) Al la listo Post la 6a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.