Novaĵoj

La studontoj en Poznan bezonas nian helpon!

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-09 14:36:19


Ene de mallonga tempo finiĝos la aliĝperiodo al la trijara kursaro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. Aliĝis jam dudeko da personoj el diversaj mondpartoj kaj landoj.  9 el la kandidatoj petis studstipendion kaj ankaŭ pluraj aliaj bezonos subtenon por dum tri jaroj financi vojaĝojn, vivkondiĉojn kaj aliajn elspezojn. Ni bezonas jare plurmil eŭrojn por financi la plej bazajn studkostojn. 

La stipendipetintoj devenas el Grekio, Turkio, Rusio, Brazilo, Kazaĥio, Usono, Ĉinio kaj Koreio. Ni petas ĉiujn, kiuj povas, ke ili subtenu la formadon de interlingvistoj kiuj post siaj studoj per universitatranga diplomo povas altnivele labori en siaj landoj por nia lingvo.   

ESF, la usona fondaĵo, kiu inter aliaj subtenas edukado.net kaj lernu.net proponas duobligi ĉiun ricevitan monsumon kaj tiel helpi per financa subteno la studontojn. Do la ebloj dependos de via engaĝiĝo. Ni antaŭdankas vin pro la helpo.   

En la paĝaro de ESF vi povas vidi la pagmanierojn. 

Jen la paĝaro de la Interlingvistikaj Studoj

Forpasis Marjorie Boulton Al la listo Raporto pri la somera laboro: Raleigh (US)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.