Novaĵoj

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

Kategorio: Movado; Dato: 2017-09-24 17:35:13


Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato de Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun post 20 jaroj startis la 7a interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svislando, Germanio, Hispanio, Rusio Kazaĥio kaj Pollando). La unuan fojon aliĝis azianoj al la studoj, kio certigas pli grandan multkulturecon. La fondajo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam de 15 jaroj disponigas kelkajn stipendiojn por la studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la studoj.

La kursoj havis riĉan programon (16-20.09.2017): prof. Humphrey Tonkin gvidis la kurson pri esperanta kulturo prezentante ĝin en vasta historia fono; kontribuis prof. Aleksander Melnikov pri rilatoj inter lingvo kaj kulturo kaj pri personeco de esperantisto; krome d-ro Jukka Pietilänen pri esperantaj revuoj. Same Humphrey Tonkin enkondukis la esperantan literaturon de la unua periodo koncentriĝante pri la poezio, sekvis lin Tomasz Chmielik kun la prozo de tiu epoko. Eblas aliri fonetikon samtempe interese kaj serioze – tion pruvis prof. Nicolau Dols Salas per sia kurso. Interlingvistiko (en pli malvasta senco) konsistigis la kurson de prof. Vera Barandovska-Frank, kiu povis prezenti la proveldonon de sia universitata lernolibro pri interlingvistiko. Tiu ĝojiga evento malfermas la serion de lernolibroj de la Studoj fontante el la 20-jara sperto.

La malnova grupo kiu startis kiel rekorde granda, ankaŭ fine restis rekorda, ja 11 gestudentoj plenumis sian finekzamenon kun defendo de sia faklaboraĵo el la terenoj de lingvistiko (Karina Oliveira el Brazilo, Bengt Olof Aradson el Svedio kaj Arina Osipova el Rusio), de interlingvistiko (Ida Stria kaj Michal Kozicki el Pollando), el lingvopedagogio (Felix Jimenez Lobo el Hispanio kaj Andre Staes el Belgio), de komunikado (Johan Derks el Nederlando/Serbio) kaj de literaturo (Rafael Zerbetto el Brazilo/Ĉinio, Fernando Pita el Brazilo kaj Xesus Moinos Pardavila el Hispanio). Aldone kiel la 12a Pawel Fischer-Kotowski el la antaŭa grupo.
Kiel kutime, la lingvopedagogia specialiĝo de la tria jaro konsistigas la instruistan trejnadon al kiu eblas aparte aliĝi kaj ricevi la instruistan diplomon de ILEI. Ĉi-foje tri partoprenantoj el Pollando (Krystyna Worobiej, Markéta Wilkus kaj Mariusz Hebdziński) kaj unu franco (Jean-Claude Roy) akiris ĝin post prezento de finlaboraĵo kaj kompleksa ekzameno.

La interlingvistikan sesion kompletigis la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09.2017) kun temo: Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo.Per la scienca aranĝo ni celis festi la Zamenhof-jaron kaj la 20-jariĝon de la Studoj. Ĝi estis malfermita por granda publiko kun la oficialaj lingvoj: Esperanto, angla kaj pola. 

Ĉirkaŭ 80 partoprenantoj el diversaj landoj traktis lingvopolitikon, planlingvojn kaj lingvistikon, literaturon, movadon kaj instruadon de Esperanto en 3 paralelaj sekcioj dum du tagoj.
Ĵaude okazis la malfermo, por kiu la rektoro de UAM, prof. Andrzej Lesicki sendis gratulleteron; persone esprimis sian altan taksadon por la 20-jaroj de la Interlingvistikaj Studoj prof. Maciej Karpiński, vicdekano de la Fakultato pri Moderna Filologio kaj Stefan MacGill vicprezidanto de UEA salutis la simpozion en la nomo de UEA. La unua ĉefprelego – Humphrey Tonkin: Esperanto - A Language Policy Assessment – estis malfermita por kolegoj de la Lingvistika Instituto. Vera Barandovska-Frank parolis pri la tereno de interlingvistiko kaj prezentis la proveldonon de sia libro pri interlingvistiko. Vendrede matene same okazis du ĉefprelegoj: Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj skizis la 20-jaran historion de la Studoj ligante ilin al la 50-jara historio de la universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko, kiu komenciĝis per la Esperanto-fako de Budapeŝta Universitato en 1966. Sabine Fiedler per amuzaj ekzemploj prezentis kiel funkcias ŝercoj en Esperanto.

Ĵaude vespere okazis impona bankedo kun la partopreno de la malnovaj kaj novaj gestudentoj, instruistoj de la Studoj, prelegantoj de la Simpozio kaj gastoj. Ĉe bongusta verspermanĝo kaj muzika programo al kiu kontribuis Zuzanna Kornicka kaj la franca grupo La Kompanoj. La gvidanto de la Studoj dankis al la instruista stabo kaj al ESF ilian kunlaboron, rememoris pri tiuj kiuj festas specialan naskiĝtagon en tiu ĉi jaro kaj pri la ĉi-jare forpasinta Zbigniew Galor kies kontribuo al la Studoj restas neforgesebla. Ŝi gratulis al la gestudentoj, kiuj sukcese finis siajn studojn.
Semajnfine la kunesto daŭris dum la tradicia kultura festivalo Arkones, kun prelegoj, muziko, filmoj

Ĝis revido en februaro
Ilona Koutny 

Fotojn vi povos vidi iom post iom en nia Albumo.

Premio Maŭro La Torre Al la listo Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.